公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Ĉeĥa Vikipedio estis fondita pere de Esperanto |
时间:2011/1/28 14:45:18,点击:0 |
Kiam la Esperanta Vikipedio jam aĝis unu jaron, ankoraŭ ne ekzistis versio de Vikipedio en la ĉeĥa. La ĉeĥan version helpis fondi Chuck Smith kaj la ĉeĥa esperantisto Miroslav Malovec. Li malkovris Vikipedion pere de la Esperanta versio, kaj poste tradukis la interfacon el Esperanto al la ĉeĥa. La historio iĝis konata al pli vasta publiko nur lige kun la dekjara jubileo de la tuta Vikipedio, kiam la ĉeĥa periodaĵo Wikimedia publikigis intervjuon kun Miroslav Malovec. Ni aperigas ĝian tradukon. La originala intervjuo en la ĉeĥa aperis en Wikimedium 1-2011. Angla traduko legeblas en la blogo de Chuck Smith. Same kiel por la originalo, por la tradukoj validas la licenco Creative Commons BY-SA. La ĉeĥan Vikipedion vi fondis en la jaro 2002. Tiam eĉ la angla Wikipedia aĝis nur ĉirkaŭ 20 monatojn. Kiel vi fakte kontaktiĝis kun ĝi? Vikipedion mi ekkonis pere de Esperanto. Jam printempe 2000 mi skribis en nia asocia bulteno (Starto 2/2000, p. 3), ke ni bezonas en Esperanto ĝeneralan enciklopedion, ĉar fremdaj lingvoj servas al la homoj pli kiel fonto de informoj ol por senpera komunikado kun hazarde renkontita fremdulo. Kiam en marto 2002 en la revuo de nia Roterdama centro (Esperanto 3/2002, p. 68) aperis informo, ke la usona studento Chuck Smith fondis Esperantan version de la interreta enciklopedio Wikipedia (ĝi estis la unua fojo, kiam mi aŭdis pri Vikipedio), mi ekĝojegis, ke mi trovis fratecan animon, kaj mi tuj enregistriĝis. Mi bezonis kelkan tempon por kompreni la instrukciojn de Chuck, kiel la sistemo funkcias, sed poste mi kontribuis regule. Kiel vi rememoras vian decidon fondi la ĉeĥan Vikipedion? En novembro samjare ni havis en Dobřichovice apud Prago seminarion pri fakaj aplikadoj de Esperanto, kaj tie mi konatiĝis kun Chuck Smith (tiam 23-jara), kiu venis prelegi pri Vikipedio. Post unu semajno li veturis al Budapeŝto, survoje li haltis en mia hejmo kaj demandis: kial mi ne fondas la ĉeĥan Vikipedion? Ĉar mi ne scias fari ĝin, mi respondis. Li petis permeson konekti mian komputilon al la interreto, elŝutis tekston en formato TXT sur mian ekranon kaj diris: kio estas en la angla, lasu, tio estas komandoj por la maŝino, sed Esperanton inter la citiloj enĉeĥigu, ĉar tio estas instrukcioj por la homoj. La tradukado daŭris proksimume du semajnojn, poste mi sendis la rezulton al Brion Vibber, kiu post du tagoj anoncis, ke la ĉeĥa vikipedio jam funkcias. Ni sukcesis fari tion preskaŭ fine de 2002. Sed mi trovis, ke mi faris mistajpojn aŭ kelkajn komandojn mi malĝuste interpretis, tial mi petis pri korektoj. Li donis al mi pasvortojn, por ke mi ĉion korektu mem. Mi plenumis la taskon kaj la pasvortojn forgesis. Poste komencis aliĝi novaj homoj, mi lasis ilin labori kaj mi mem dediĉis min al la Esperanta versio. Post kelka tempo ili anoncis al mi, ke mi ĉiam estas registrita kiel administranto, kiu ne plenumas siajn devojn, do mi rezignis pri la funkcio. Kion vi atendis de la fondo de Vikipedio? Kiudirekte kaj al kiu amplekso vi supozis, ke ĝi disvolviĝos? Ĉe la Esperanta versio mi esperis krei inform-sistemon, kiu ebligos al Esperanto plenumi unu el la ĉefaj taskoj de internacia lingvo, nome liveri informojn pri ĉio imagebla. Samtempe mi volis prezenti al la mondo la ĉeĥan kulturon multe pli detale, ol estas kutime en paperaj enciklopedioj, kaj mi esperis, ke la ceteraj esperantistoj prezentos same sian nacian kulturon. Ekz. la plej grandaj mondaj pentristoj estas jam viditaj ĝissate, interesus min ankaŭ pentristoj danaj, hungaraj, finnaj, islandaj ktp., kiuj eble estas mapli grandaj, sed certe inter ili troviĝas kreantoj tre originalaj (kiel niaj Lada aŭ Zrzavý). Ne lastvice mi volis registri la historion de Esperanto. Laŭ peto de Chuck Smith mi kopiis 2.600 artikolojn el Enciklopedio de Esperanto el 1935, kiuj priskribas niajn tiamajn organizojn, gazetojn, librojn, personojn. Multaj artikoloj estis tuj aktualigataj kaj kompletigataj de aliaj vikipediistoj. Kaj aperadis novaj artikoloj priskribantaj la lastajn 75 jarojn. Ĉe la ĉeĥa versio estis alia situacio. En la unua momento mi volis plenumi la peton de Chuck kaj plie mi ne deziris, ke la ĉeĥa versio manku inter la aliaj lingvoj. Kaj kompreneble plaĉis al mi imagi, ke la ĉeĥa versio devos danki sian estiĝon al esperantistoj. Mi planis, ke mi verkos pri interlingvistikaj temoj, sed aliajn temojn mi lasos al ceteraj ĉeĥoj. Mi supozis, ke formiĝos interreta versio de niaj paperaj enciklopedioj, kvankam pro kopirajto necesas ĉiun artikolon reverki. Ĉefa avantaĝo estas, ke tie aperas aktualaĵoj, kiuj devos atendi kelkajn jarojn por eniri presitan enciklopedion, kaj ofte ili tute ne eniras ĝin. Vikipedio reagas tuj, eĉ harstarige rapide (ekz. post morto de famuloj), kaj oni povas enmeti multajn aferojn, kiujn la aŭtora kolektivo de klasika enciklopedio rifuzus envicigi pro nesufiĉa loko. Aŭ pri iu ili skribis nur du frazojn, ĉar la persono ŝajnis al ili ne tiom grava, sed en Vikipedio vi povas enmeti detalan informon. Vi povas enmeti junajn artistojn, sportistojn, sciencistojn kaj politikistojn, kiuj en la paperaj enciklopedioj aperos nur post multaj jaroj. Sed ofte mankas eĉ maljunaj, kiuj meritus tie esti, sed la enciklopediaj aŭtoroj pri ili ne scias. Ekzemple la Viena profesoro Eugen Wüster, fondinto de la teknika normigo kaj terminologio, estas en neniu ĉeĥa enciklopedio. Certe ekzistaj miloj da similaj kazoj. Mi opinias, ke ĉiu homo, kiu laboras per papera enciklopedio, enskribis jam multegajn marĝenajn notojn, engluis eltranĉojn el gazetoj k.s. Vikipedio ebligas al ni reciproke proponadi al ni tiajn kompletigojn. el liberafolio Redaktoro:XinYing |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |