公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Drasta membrofalo ĉe UEA |
时间:2011/4/5 11:18:09,点击:0 |
La kvanto de individuaj membroj de UEA atingis novan malrekordon. Ĝis la jarmilŝanĝo la membrokvanto dum multaj jaroj superis sep mil, kaj en 1991 eĉ superis la magian ciferon ok mil. Nun la membrokvanto ĉiam pli proksimiĝas al nova magia cifero, kvin mil. Eĉ pli rapide ol la ĝenerala membrokvanto malkreskas la kvanto de membroj-abonantoj. Laŭ la ĝenerala direktoro de UEA, Osmo Buller, tio montras, ke unu grava kialo por la membrofalo estas malkontento pri la revuo. Laŭ informoj aperintaj en la komitata diskutejo de UEA, la ĝenerala direktoro de UEA post sia devigita foresto nun denove rajtas labori en la Centra Oficejo, sed lia sansato ankoraŭ ne permesas, ke li laboru plenajn tagojn. Krome laŭ rekomendo de kuracisto li komence devus okupiĝi nur pri agrablaj labortaskoj. La studado de la membrostatistiko de la asocio apenaŭ povas aparteni al tiuj. En la dua mesaĝo, kiun li sendis al la komitato de UEA post sia reveno, Osmo Buller malkontente konstatas, ke neniam post la dua mondmilito UEA havis tiel malmultajn membrojn kiel nun. La asocio dum la pasinta jaro sukcesis kolekti nur 5.288 individuajn membrojn, kio signifas malkreskon de 425 membroj kompare kun la antaŭa jaro. Parto de la ĝenerala falo laŭ la analizo de Osmo Buller ŝuldiĝas al la malgranda Universala Kongreso en Kubo. Tamen la tendenco post la jarŝanĝo laŭ li montras, ke la membrofalo plu daŭros ankaŭ en 2011 malgraŭ tio, ke la ĉi-jare Univesala Kongreso estos pli granda. La 31-an de marto la kvanto de individuaj membroj estis je 166 malpli granda ol samdate pasintjare. Kreskon oni povas konstati nur en la membrokategorioj "dumviva membro" (de 794 al 795), "dumviva membro kun Jarlibro" (de 73 al 76), kaj "membro kun Jarlibro" (de 958 al 1.095). El tiuj plusetoj en la statistiko, nur unu plia persono (dumviva membro) do aliĝis al la legantaro de la revuo Esperanto. En ĉiuj aliaj membrokategorioj, al kiuj apartenas abono de la revuo, okazis falo pli aŭ malpli drasta. Falis ankaŭ la kvanto de simplaj abonoj sen membreco, de 99 al 90. En sia mesaĝo al la komitato li nekutime klare diras, ke necesus ion fari pri la revuo de UEA por haltigi la membrofalon, specife kiam temas pri la finance plej valora kategorio, membroj-abonantoj: - La falo de MA-membroj estas konstanta: pasintjare ĝi estis 244. Laŭ mi estas evidente, ke malkontento pri la nuna redakta koncepto de "Esperanto" negative influas la membroevoluon. Ĝi ne estas la sola faktoro, sed certe grava. Iuj faktoroj estas ekster nia povo kaj ni ne povas influi ilin per niaj decidoj. Iujn aliajn ni ja povas influi kaj tion ni ankaŭ klopodu fari. La revuo de UEA apartenas al ili kaj ni devas kuraĝe alfronti la defion fari la necesajn decidojn kaj agojn por provi turni la nombron de ĝiaj ricevantoj al kresko. Osmo Buller ne respondis al demando de Libera Folio pri tio, ĉu laŭ li UEA devus nun aranĝi la konkurson pri la redaktora posteno, siatempe anoncitan de la eliranta estraro dum la kongreso en Kubo. La konkurso estis poste prokrastita de la nova estraro, kiu anstataŭe ekokupiĝis pri la redaktado de novaj gvidlinioj por la revuo. Laŭ kritikantoj, la nun proponataj gvidlinioj enhavas nenian plibonigon, sed nur enkondukas novajn burokratajn limigojn al la redaktoro. Ne la gvidlinioj, sed la demando pri la draste falanta membrokvanto kaj eĉ pli draste falanta abonkvanto tamen evidente estos centraj demandoj, kiam la estraro de UEA kunsidos en la Centra Oficejo meze de aprilo. La estraro devos nun decidi interalie, ĉu denove longigi la kontrakton de la nuna redaktoro, aŭ tamen serĉi novajn fortojn. La aktuala kontrakto de Stano Marček validas nur ĝis la prepariĝo de la julia-aŭgusta numero, kio devus okazi meze de junio. En la diskutejo de la komitato, la ŝoka informo pri nova drasta membrofalo dum la unua tago mirinde restis tute nerimarkita - eĉ ne unu komitatano aŭ estrarano trovis ion por diri pri la afero. La unua reago anstataŭe aperis en la retejo de la Esperanta Civito, kiu trovas la klarigon al la membrofalo interalie en la "avareco de la UEA-anoj", kiuj ne plu emas anigi afrikanojn. Tamen, "ni ne ĝojas pro alies agonioj, eĉ se raŭmismo prognozis ilin", deklaras la retejo. Laŭ Osmo Buller, la monomanko en la fondaĵo Canuto, kiu subtenas membriĝon de nepagipovuloj, ne trafis afrikanojn: - Neniu kanutigito, kiu pasintjare estis membro-abonanto, kaj nun membro kun Jarlibro, estas afrikano. Temas pri azianoj au latinamerikanoj, kiuj mem diris, ke ili ne interesiĝas pri la revuo au povas legi ĝin rete. el liberafolio Redaktoro:XinYing |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |