![]() |
![]() |
| 公告 | |
|
| ◆ 字母 |
| ◆ 语音 |
| ◆词组与句子构成 |
| ◆ 世界语300句 |
| ◆ 常用词组 |
| ◆ 缩略语表 |
| ◆ 网上收听世界语广播 |
| 世界语广播电台时刻频率表 |
| ◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
| Unua Esperanta Kinofestivalo |
| 时间:2011/4/15 10:39:59,点击:0 |
La krea unuiĝo "Filmoj sen limoj" kun subteno de TEJO ĝojas prezenti al vi freŝan unikan kulturan eventon. Tio temas pri la Unua Esperanta Kinofestivalo, kiu okazos de la 10-a ĝis la 13-a de julio, 2011, en San-Paŭlo, Brazilo, dum TAKE (Tutamerika Kongreso de Esperanto). La Esperanta Kinofestivalo estas internacia sendependa kinofestivalo en la internacia lingvo Esperanto. La kinofestivalo konsistos el du programoj: konkursa kaj nekonkursa. Ĉiu ajn povas partopreni la konkursan programon kaj gajni premion: unu el 5 iPod Touch 4-gen. La nekonkursan programon partoprenos filmoj, kiuj estas ligitaj kun Esperanto kaj ankaŭ premiitaj filmoj kun voĉtraduko kaj subtekstoj el la internacia lingvo. La oficiala retejo de la kinofestivalo estas: http://kinofestivalo.org kaj la retejo de TAKE: www.kongreso2011.org.
el El Popola Ĉinio Redaktoro:XinYing |
| 技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |