公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Omaĝo al doktoro Zamenhof en Kantono (Ĉinujo) |
时间:2011/4/19 17:30:27,点击:0 |
La 16a de aprilo 2011, en la sidejo de la Asocio de Esperanto de Kantono (Ĉinio) okazis omaĝo al la memoro de Doktoro Zamenhof. La salono de la asocio estis plenplena de samideanoj kaj gelernantoj. Eĉ ne estis sufiĉe da sidlokoj por ĉiuj ĉeestantoj. Parolis pri la Majstro nome de la loka movado s-ro Petro Ye, prelegis s-ro Saukio kaj kiel gasto Augusto Casquero. Oni prezentis multajn fotojn de la tombo de Zamenhof en Varsovio. Ĉiuj povis aŭskulti la voĉon de la majstro, kaj poste kanton de Georgo Handzlik "Mi volas danki vin". Ĉeestis la aranĝon ankaŭ grupo da ĉinaj samideanoj kiuj intencas partopreni ĉi somere la UK-n en Kopenhago. Kaj, kiel kutime en ĉiuj tiuj aranĝoj, oni abunde manĝis fratece, manĝaĵojn kaj trinkaĵojn alportitajn de la partoprenintoj, kaj komuna fotado, kiu, kiel ĉiam, iomete malfrue, kiam jam multaj ĉeestantoj ne troviĝis tie. La aranĝo estis tre sukcesa, kortuŝa, emociplena, kun etoso samideana. Multaj ĉeestantoj renkontiĝis denove kun malnovaj amikoj, kaj ĉiuj deziris daŭre labori por disvastigo de Esperanto kaj por la bono de la movado. ( Kontribuo de Augusto Casquero) el El Popola Ĉinio Redaktoro:XinYing |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |