公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
La 1-a ILEI-Seminario en Orienta azio(ISOA) |
时间:2011/5/1 9:37:48,点击:0 |
La 1-a ILEI-Seminario en Orienta azio(ISOA) En Tianjin,Chinio Komunaj Organizantoj: China, Japana kaj Korea sekcioj de ILEI Aŭspicianto : Tianjin Esperanto-Asocio, China sekcio de ILEI Dato: 12a-15a de augusto, 2011 Loko: Tianjin-a Fremdlingva Universitato, Tianjin, Ĉinio Ĉeftemo: Kiel efike instrui Esperanton al azianoj? Partoprenantoj: 1) ILEI membroj en Chinio, Japanio, Koreio. 2) E-instruistoj kaj instruistoj 3) Gejunuloj kaj Esperanto-interesitoj Faka programo: 1) prelegoj de enlandaj kaj eksterlandaj esperantistoj 2) prezenti metodojn, lernilojn,lernolibrojn, ktp. Labora programo : 1) Laborkunsido inter landaj sekcioj de Chinio, Japanio, Koreio pri venontaj kunlaboroj. 2) Opini-intersxangxo pri la laboro de la cxina sekcio de ILEI kaj la kunlaboro komuna kun apartaj asocioj, landasocioj en orienta Azio, donado de proponoj kaj opinioj por la sekvaj aktivadoj. Provizora programo :
PROGRAMO DE TIANJIN-A SEMINARIO 12-15 DE AŬGUSTO 2011 8.11 antauseminaria unutaga ekskurso al la nova distrikto Binhai 8.12 Tuttage: Akcepto Posttagmeze: Esperanto-kurso Vespere: Interkona vespero 8.13 Antautagmeze: Inauxguro “Kiel efike instrui Esperanton al azianoj?” Prelegoj Posttagmeze: demonstra instruado Esperanto-kurso Kunsido de la cxina sekcio de ILEI Kunsido de la landaj sekcioj de Chinio,Japanio kaj Koreio Vespere: Nokta boata ekskurso laŭ la rivero Haihe 8.14 Antaŭtagmeze: Prelegoj Posttagmeze: Esperanto-kurso Duontaga ekskurso tra la urbo Vespere: Bankedo 8.15 Antaŭtagmeze: Fermo 8.16-8.17 Postseminaria dutaga ekskurso en Jixian-gubernio
Kotizoj: ¥200 RMB por ILEI-membroj, ¥300 RMB por ne-ILEI-membroj, la kotizoj ne inkluzivas mangxadon, tranoktadon kaj enir-biletojn de la ekskursoj. Mondonacoj por la Organiza Fonduso estas bonvenaj. Mangxado: Estas menciinde, ke en la universitato ne funkcios la studentaj restoracioj dum la seminario, cxar tiam estas someraj ferioj por studentoj. Proksime de la universitato estas mangxejoj kaj restoracioj, grandaj kaj malgrandaj, cxinaj kaj europaj, preztauxgaj kaj malmultekostaj. La seminarianoj havas libersufiĉan rajton elekti la manĝejojn. LKK principe ne respondecas arangxi la mangxadon de seminarianoj. Se oni deziras peti LKK arangxi la manĝadon, bonvolu pagi RMB 285 yuanojn por 3 matenmangxoj, 4 tagmangxoj kaj 3 vespermangxoj.
Logxejoj: Cxirkau la seminariejo trovigxas kelkaj gastejoj kaj hoteloj, 5-15 minutojn piede de la seminariejo. Cx.200-300 yuanoj por dulita cxambro, 140-170 yuanoj por unulita aŭ dulita cxambro por unu nokto. Ekskursoj: 1) DE.-- duontaga ekskurso tra la urbo Tianjin 2) NE.-- nokta boata ekskurso laŭ la rivero Haihe (Kosto: ¥150 yuanoj) 3) AE.-- antaŭseminaria unutaga ekskurso en la nova distrikto Binhai: la aviadilsxipo “Kievo”, Mara mondo, Waitan-parko, ora strato kaj bazaro de eksterlandaj varoj (Kosto: ¥350 yuanoj). 4) PE.—postseminaria dutaga ekskurso en Jixian-gubernio: la Antikva granda muro Huangyaguan, la antikva ligna templo Dule, ĝuado de la manĝado kaj loĝado en la kampara vilaĝo (Kosto: ¥350 yuanoj) Kiel atingi la seminariejon 1. Trajne: en la fina aŭtobusa stacio ĉe Tianjin-a stacidomo oni povas preni la aŭtobuson N-ro 13 kaj elaŭtobusiĝi ĉe la haltejo “Tianjin Waiyu Xueyuan (Tianjin-a Fremdlingva Instituto)”. La bileto kostas 2 RMB yuanojn. Per taksio oni devas pagi pli ol 10 RMB yuanojn de Tianjin-a stacidomo ĝis la seminariejo-Tianjin-a Fremdlingva Universitato. 2. Aviadile A: de Pekina flughaveno al Tianjin oni povas preni la flughavenan aŭtobuson “Pekino-Tianjin” ĉe la elirejo N-ro 15 de la 2-a aerdomego kun la kosto 80 RMB yuanoj. Post atingo de Tianjin-a fina stacio “Tianhuan” ĝis la seminariejo “Tianjin-a Fremdlingva Universitato”oni povas preni taksion pagante pli ol 10 RMB yuanojn. Aviadile B: de Tianjin-a flughaveno al la seminariejo oni povas preni flughavenan aŭtobuson ĝis la fina stacio kun la bileto de 10 RMB yuanoj kaj poste de tie al la seminariejo “Tianjin-a Fremdlingva Universitato” preni taksion pagante 8-10 RMB yuanojn. Por pli detalaj informoj kontaktu LKK-on
Kontaktu: LKK: Han Zuwu Telefono: 0086-13516153399 Fakso: 0086-22-84511237 Retpoŝto: hanzuwu@hotmail.com Han Daqiang Telefono: 0086-13902025740 Retpoŝto: abcaba@sina.com Arko 0086-13065155677, arko.gong@qq.com Konto: Tianjin-a Bajinglu Branĉo de Ĉina Agrikultura Banko (中国农业银行天津八经路支行),Han Zuwu (韩祖武) 02-170500460180816
Somera E-kursaro de ILEI-Chinio Organizanto: Ĉina sekcio de ILEI Dato: 7a-15a de aŭgusto, 2011 Loko: Tianjin-a Fremdlingva Universitato, Tianjin, Ĉinio Partoprenantoj: ---E-instruistoj, instruemuloj kaj interesintoj, kiuj jam posedas Esperanton sed bezonas plian trejnadon pri lingvodidaktiko kaj interkultura pedagogio. ---Gejunuloj kaj Esperanto-interesitoj, kiuj jam lernis aŭ intencas lerni Esperanton. Trejnada programo: ---elementa kurso por gejunuloj kaj komencantoj ---paroliga kurso por instruistoj kaj meznivelaj esperantistoj ---trejn-kurso por kandidatoj de internacia ekzameno (planata) Provizoraj programeroj 7,aug., alveno de kursanoj 8-12 ,aug., kursaro por komencantoj, instruistoj kaj progresantoj. 13-15,aug., antautagmeze, prelegoj posttagmeze, demonstra-kursoj 15,aug., posttagmeze, ekzameno, fino.
Kotizoj: ¥300 RMB , la kotizoj ne inkluzivas manĝadon, tranoktadon kaj enir-biletojn de la ekskursoj. Bonaj kaj eminentaj gestudentoj rajtas peti stipendion por nuligi la kotizon aŭ rabati 100-200 Yuanojn. Mondonacoj por subteni gestudentojn estas bonvenaj. Manĝado: Proksime de la kunvenejo estas malgrandaj manĝejoj kaj restoracioj, malmultekostaj. Se ĉeestantoj volus ke ilia ĉiutaga-manĝado estu aranĝita de LKK, aldone pagu 50 yuanojn ĉiutage: matenmanĝo je 5-10 yuanoj, tagmanĝo je 20 yuanoj, kaj vespermanĝo je 20 yuanoj. Loĝejoj: Proksime de la kunvenejo estas kelkaj gastejoj kaj hoteloj. Kontaktu: Han Zuwu Telefono: 13516153399 Fakso: 022-84511237 Retpoŝto: hanzuwu@hotmail.com Han Daqiang Telefono: 13902025740 Retpoŝto: abcaba@sina.com Liu Baoguo QQ: 25749836 Retpoŝto: verdakoro@yahoo.com.cn Gong Xiaofeng QQ: 81523339 Retpoŝto: arko.gong@qq.com
LKK Redaktoro:Xin Ying |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |