Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi eniris la kongresan programon unuafoje en Varno en 1978. Ĝian 34-an sesion en Kopenhago la 28-an de julio gvidos d-ro Detlev Blanke .
Jens Stengaard Larsen prelegos pri la danaj lingvistoj kaj interlingvistoj Rasmus Rask kaj Otto Jespersen , dum prof. Christer Kiselman parolos pri la dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard . La prelego de prof. Davide Astori temos pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni . Krome, Otto Prytz pritraktos “fenditajn frazojn” kaj Marek Blahuš prezentos la ciferecan prilaboron de la Zamenhofaj adresaroj. Post ĉiu prelego estos diskuto kaj la prelegotekstoj estos poste publikigitaj presforme.
el Gazetaraj Komunikoj
Redaktoro:Brava Aglo |