公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Malneto de la komunika strategio de UEA |
时间:2011/7/19 11:58:12,点击:0 |
Ĉi tiun dokumenton ricevis la membroj de la komitato de UEA la 14-an de julio 2011. La temo estos pritraktita dum la Universala Kongreso de Kopenhago, kie la komitato de UEA unuafoje kunsidos jam la 23-an de julio. Ĉar la teksto ĝis nun nenie aperis publike, Libera Folio publikigas ĝin ĉi tie, konservante la originalan ortografion senŝanĝe. Komunika strategio de UEA Analizo kaj rekomendoj En aprilo 2011, la Prezidanto de UEA turnis sin al la Komisiono pri Strategiaj Demandoj kun konsilpeto, kiu fontis el la diskuto ĉirkaŭ redaktaj gvidlinioj por la revuo Esperanto. La kunordiganto de la Komisiono, Mark Fettes, argumentis ke tiajn gvidliniojn oni devas fiksi kadre de pli vasta komunika strategio. Sekve la Komisiono ellaboris analizon surbaze de la ĝenerala strategia vizio, kiun ĝi prezentis al la Estraro kaj Komitato en sia aprila raporto. Ĉi tiu raporto resumas la konkludojn de tiu analizo, kiun oni povas legi en pli ampleksa aneksa dokumento. Ni komencas ĉe agado, kiujn UEA jam tradicie prizorgas, kaj finas per kelkaj novaj proponoj. Kiel ĉiam, ni volonte ricevos reagojn kaj sugestojn por plibonigo.
REVUO ESPERANTO La redaktadon de la revuo gvidu tri prioritatoj: A. Bildigi la tutmondan E-kulturon, kun la celo faciligi la ensociiĝon de diversnivelaj uzantoj de la lingvo; B. Prezenti la agadon kaj aktivulojn de UEA, kun la celo varbi kaj inspiri aktivulojn; C. Klerigi legantojn pri la idea bazo kaj kultura-politika signifo de Esperanto, por profundigi ilian komprenon pri tio, "kiuj ni estas kaj kion ni celas"; La monatan aperritmon de la revuo kompletigu pli rapida raportado en kunligita retpaĝaro, kie aperu koncizaj informoj pri aranĝoj, kursoj, eldonaĵoj, kaj simile. Tiuj informoj ĝenerale NE aperu en la revuo mem, kies enhavo principe estu tia, ke ĝi restas leginda dum longa periodo. Diverseco de voĉoj kaj opinioj estas karakteriza por Esperantujo kaj do estu ankaŭ karakteriza por la revuo. Prefere ol unusola redaktoro, ĝi havu kelkajn redaktorojn pri diversaj "sektoroj" de la movado. Laŭeble tiuj redaktoroj ankaŭ havu blogaron ĉe la revuaj retpaĝoj, kie ili povas dialogi kun legantoj. Kompreneble, daŭre estu unu ĉefredaktoro, kiu kunordigas la redaktadon kaj kunmetas ĉiun numeron. JARLIBRO Ni proponas ke la delegita reto estu nur konsultebla en datumbazo che UEA.org kaj ke oni transformu la Jarlibron mem en specon de almanako, kiu aperas unufoje jare kaj resumas la atingojn kaj evoluojn de la Esperanto-movado en la antaŭa jaro. Tia novspeca Jarlibro, en pli granda formato ol la ĝisnuna, anstataŭus la ĝisnunan Estraran Raporton en la revuo. Ĝi estus abunde ilustrita kaj efike reklamus la eldonaĵojn, kongreson, kaj aliajn serojn de UEA. Ĝin akompanus konciza resuma broŝuro celita al nacilingva publiko, tiel ke la du eldonaĵoj kune utilus kiel inform- kaj varb-materialo. Kunmetado de la Jarlibro okazus kunlabore inter la Centra Oficejo kaj volontula redakta teamo gvidata de estrarano.
LIBROELDONADO Senkonsidere pri aliaj aspektoj de la eldona agado de UEA, ni rekomendas ke la asocio lanĉu serion de mallongaj verkoj pri diversaj aspektoj de la idea, lingva, kultura kaj politika bazo de Esperanto. Tiuj verkoj estus taŭgaj por relative vasta publiko kaj por tradukado en multajn lingvojn. Ili eldoniĝu ne nur presite sed ankaŭ elektronike (kiel e-libroj). UEA gardu la rajton pri la diverslingvaj versioj.
GAZETARAJ KOMUNIKOJ La Gazetaraj Komunikoj daŭru en sia nuna formo, sed ni rekomendas ke ili ankaŭ estu pli okulfrapaj en la reta hejmpaĝo de UEA. Sed ili ankau aperu en Facebook.
ESPERANTO.NET Multlingva informa centro, administrata de UEA. En 62 lingvoj ghi prezentas informojn pri esperanto kaj gia lernado.
EDUKADO.NET kaj LERNU.NET Ni rekomendas, ke UEA formale partneriĝu kun ILEI kaj ESF por prizorgi kaj evoluigi ĉi tiujn gravegajn retejojn por kunordigi kaj pliefikigi la instruadon de Esperanto kaj ĝian uzadon en edukaj kuntekstoj. Tio inkluzivu kontribuon al la kostoj de la redaktado.
LINGVA JUSTECO Inter la ĉi-supraj agadoj, plej frape mankas io kio specife atentas la politikan kaj socian kuntekston de Esperanto, kaj tiel kompletigas la fokuson al la funkciado de la movado mem. Tia bezono plej ofte sentiĝas en la eksteraj rilatoj de UEA, kiuj cetere peras multajn interesajn informojn pri evoluoj en la rondoj de internaciaj organizoj kaj mondaj eventoj kaj problemoj. Antaŭ kelkaj jaroj UEA iniciatis la retejon linguisticrights.org, kiu estis kvazaŭ unua paŝo en tiu direkto. Ni proponas restrukturi kaj ellabori tiun retjon kun fokuso al la pli vasta koncepto "lingva justeco", kaj ligi al ĝi regulan elektronikan bultenon pri eksteraj rilatoj. Ambaŭ (la bultenon kaj la retejon) prizorgus Komisiono pri Eksteraj Rilatoj sub gvido de la koncerna estrarano. Krome la retejo celus faciligi kunlaboron pri eksteraj rilatoj tutmonde, ekzemple pri reprezentado de Esperanto en grandaj internaciaj konferencoj, intervenoj pri lingvopolitiko, uzado de unueca terminaro en Esperanto kaj aliaj lingvoj, kaj simile.
UEA.ORG La propran retejon de UEA ni proponas tute restrukturi enkadre de ĉi tiu komunika strategio. Ĉar lau tiu strategio la informan agadon kunordigus Esperanto.net kaj la edukan edukado.net kaj lernu.net, la paĝoj de UEA povus koncentriĝi al landa, regiona, kaj faka agado; al rilatoj kun la membroj; kaj al prezentado de la propraj servoj (revuo, libroservo, jarlibro, delegita reto kaj kongreso). Baza versio de tiuj paĝoj devus esti legebla multlingve. Landa agado: Bazaj informoj pri ĉiuj landaj asocioj estu atingeblaj per alklakebla mondmapo kaj per laŭlanda listo. La informoj inkluzivu ligon al la asocia retejo, se ĝi ekzistas, kaj ankaŭ la nomojn kaj kontaktinformojn por la koncernaj A-komitatanoj. Malgranda laborgrupo sisteme helpu al malfortaj asocioj krei aŭ plibonigi la propran retejon. Regiona agado: La diversaj regionaj komisionoj havu atentokaptan lokon en la paĝaro. Ili ne nur prezentu novaĵojn kaj iniciatojn el la koncerna mondoparto, sed ankaŭ varbu donacojn al la koncerna fondaĵo. Faka agado: La diversaj informoj troveblaj en la nuna Jarlibro devus aperi ankaŭ ĉi tie en facile serĉebla formo. Tamen tiu ĉi kampo bezonas novan strategion, kiun ni ne povas pritrakti ĉi tie, sed kiu sendube havos sekvojn ankaŭ por la retpaĝaro. Individuaj membroj: La retejo devas faciligi la orientiĝon de novaj membroj inter la diversaj strukturoj kaj agadoj de UEA. Estu "oftaj demandoj" por individuaj membroj, ebleco peti konsilojn rekte de la Oficejo, kaj facila aliro al mendiloj por libroj, kongreso, membreco, donacoj k.s. Troviĝu invito respondi demandaron pri personaj interesoj, kapabloj, preteco volontuli k.s. Servoj: Ĉiu servo, ĉu revuo, libroservo, jarlibro, delegita reto aŭ kongreso, bezonas propran retan komunikan strategion enkadre de la plano por la tuta paĝaro. Tiuj povas en si mem esti sufiĉe kompleksaj, do ni nur notas tiun bezonon nun. Ni ne tuŝis ĉi tie demandojn pri la interna komunikado de UEA, ekzemple sine de la Komitato kaj Estraro, aŭ inter la regionaj komisionoj kaj la landaj asocioj. Kvankam tiuj demandoj estas tre gravaj, ne eblas ilin disigi de la strukturoj, labormanieroj kaj taskaroj de tiuj diversaj partoj de la Asocio, kaj do necesos ilin konsideri en alia strategia kadro.
SOCIAJ MEDIOJ Facebook: La asocio uzu ankau Facebook por diskonigi la gazetarajn komunikojn kaj informoj pri propraj eldonajhoj kun recenzoj. uea.ipernity.com: La asocio enmetu filmoj pri aktualaj eventoj kaj historiaj dokumentoj kiel filmoj pri kongresoj, malfermaj tagoj, prelegoj kaj kulturaj eventoj. Youtube.com/ueaviva: filmjhurnalo pri la vivo de UEA Podkasto de UEA: UEA starigu propran sistemon de podkastoj. el liberafolio Redaktoro:Brava Aglo |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |