公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Somera semajno de PEA
时间:2011/8/2 15:26:28,点击:0

 

   En la 30-a kaj 31-a de julio la Pekina Esperanto-Asocio okazigis en Jinhai-lago, nordorienta antaŭurbo de Pekino Someran Semajnon. Pli ol 20 asocianoj partoprenis en la aktivado. Du vjetnamaj samideanoj (geedza paro) lernantaj en la Pekina Lingva Universitato Truong Phan Chao Tam kaj ŝia edzo Pham Trung Hieu kune kun ĉinaj e-istoj trapasis la du-tagan seminarion.

    En la lastaj tagoj estis varmege en Pekino, PEA aranĝis la aktivadon ĝuste en sabato kaj dimanĉo, do ŝajne estas bona ideo veturi al ĉirkaŭaĵoj de la urbo por somerumi.

    En la du tagoj la partoprenantoj kiel eble plej multe parolis en Esperanto. Ili interŝanĝis informojn en Esperantujo kaj parolis novaĵojn okazintajn lasttempe en Ĉinio. S-ro Ye Nianxian, ĝenerala sekretario de PEA prezidis la kunsidon, li prezentis sian pripenson pri la ideo de la lingvo Esperanto kaj lernigis al la ĉeestantoj sanigajn metodojn. S-ro Li Weilun konigis sian sperton en instruado de la lingvo kaj lernigis al la ĉeestantoj viglan kanton. Fakte tia renkontiĝo estas malfacile havigebla por e-istoj paroli kaj lerni la lingvon. La amikeca kaj haromonia etoso estis tre utila por lernado. En tiuj jaroj por progresigi lingvonivelon de asocianoj PEA okazigis diversajn aktivadojn, inkluzive de Esperanto-salono, diskuta kunveno, somera semajno, forumo, k.s. por kiel eble plej multe liveri al ili ŝancon paroli la lingvon. Kaj dank' al tiaj renkontiĝoj iuj neesperantistoj vere esperantistiĝis, kvankam la nombro estis malgranda, tamen freŝaj vizaĝoj estis iasance sukceso por Esperanto-movado.(Chen Ji)

el  El Popola Ĉinio

Redaktoro:Xin Ying

 

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息