公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Hanojen tra Rusio per transsiberia vojo kaj tra Ĉi
时间:2011/9/14 14:54:32,点击:0

 Karaj gesamideanoj!

    Julie 2012, ĉiu esperantisto havos okazon efektivigi 2,5 -- semajnan vojaĝon tra Rusio kaj Ĉinio (pli ol 12 mil km) al la 97-a Universala-Kongreso de Esperanto en Hanojo, Vjetnamio. Partoprenontojn de la karavano atendas konatiĝo kun vidindaĵoj de Moskvo, vizitoj al koncerto de rusa danco kaj al muzeo de rusa vodko. Pertrajne, laŭ Transsiberia fervojo*, kiu ligas du kontinentojn, Eŭropon kaj Azion, E-karavano atingos la urbon Irkutsk kaj la faman Bajkal-lagon. En Pekino lokaj geesperantistoj konatigos karavananojn kun vidindaĵoj de ĉinia ĉefurbo.

    Provizora itinero kaj programo de la E-karavano per transsiberia trajno de Moskvo (Rusio) al Vjetnamio al la 97-a UEA-Kongreso en Hanojo (de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012):

    Moskvo – 3 tagoj (loĝado en hotelo en dulitaj ĉambroj, perpiedaj ekskursoj tra la ĉefurbo, vizitoj al la Kremlo, la Ruĝa Placo, la Novvirgulina monaĥinejo, koncerto de rusa danco (aŭ baleto), la muzeo de la rusa vodko, moskvaj metrostacioj, ŝipumado laŭ Moskva-rivero, renkontiĝo kun la lokaj geesperantistoj);

    Moskvo – Irkutsko -- 3,5 tagoj (trajnumado tra Siberio 5160 km); 

    Irkutsk – Bajkal-lago -- 3,5 tagoj (veturo al Bajkal-lago 280 km, loĝado en turisma bazejo ĉe la lago, ŝipumado laŭ la Bajkal-lago, vizitoj al ĉirkaŭaĵoj, vidindaĵoj de la urbo Irkutsko); 

    Irkutsko – Pekino -- 3 tagoj (trajnumado per internacia trajno 3800 km); 

    Pekino – 3 tagoj (loĝado en hotelo en dulitaj ĉambroj, ekskursoj tra la ĉefurbo, vizitoj al la Granda Muro kaj ĝiaj muzeo kaj panoramo, al Maŭzoleo de Imperiestro, la Ĉiela Altaro, la Malpermesita Urbo, la Somera Palaco, renkontiĝo kun la lokaj geesperantistoj);

    Pekino – Nanning – Hanojo -- 2 tagoj (kombinita vojaĝo 2860 km: trajno/noktumado en hotelo/buso);

    La antaŭajn E-karavanojn tra Rusio (en 2007 al UEA-Kongreso en Japanio kaj en 2010 al 6-a Azia E-Kongreso en Mongolio) partoprenis geesperantistoj el Belgio, Francio, Italio, Nederlando, Portugalio, Rusio, Usono. Pri siaj impresoj kelkaj el ili verkis artikolojn al diversaj E-revuoj kaj gazetoj. La nederlanda esperantisto G.Berveling priskribis sian sperton de Transsiberia trajnumado kun grupo de geesperantistoj en "Vojaĝimpresoj tra Siberio kaj Japanio", kiu aperis en "Fonto" en 2008.

    La vojaĝon organizas s-ino Tatjana Loskutova, UEA-delegito en Ivanovo, Rusio (lota49(ĈE)mail.ru).    

    * Konstruita antaŭ iom pli ol 100 jaroj la transsiberia ĉefvojo estas nun potenca dudirekta elektrifikita fervojo. Ĝi estas unika kaj ĉi-unikeco konsistas ne nur en ĝia longeco (ĉirkaŭ 10 mil km de Moskvo ĝis Vladivostok), sed ankaŭ en tio, ke ligiĝante kun rusiaj transportajkoridoroj, ĝi provizas al aziaj landoj la plej kurtan aliron en Eŭropon. Pro tio la Transsiberia fervojo aspektas kvazaŭ parto de "surtera ponto", kiu komenciĝas ĉe bordoj de Pacifiko kaj finiĝas ĉe Atlantiko.

 

    (Informo de Loskutova, Ivanovo, Rusio

 

(Kontribuo de Henri Masson el Francio)

Redaktoro:Brava Aglo

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息