公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
La 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos en Hefei |
时间:2011/11/7 19:02:20,点击:0 |
Laŭ informo el la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), la 9-a Ĉina Kongreso de Esperanto okazos inter la 23-a kaj la 25-a de decembro en Hefei, ĉefurbo de Anhui-provinco, suda Ĉinio. ĈEL difinis al la kongreso la temon "Baziĝante sur Azio kaj vizaĝe al la mondo, malfermi novan paĝon de la Ĉina Esperanto-movado". Krom resumi siajn laborojn en la pasintaj du jaroj kaj prepari novan laborplanon por la venonta jaro, ĝi aranĝas por la kongreso ankaŭ la jenajn programojn laŭkutime: prelegoj pri la kongresa temo, diskutaj kunvenoj de fakaj asocioj sub ĈEL, arta prezentado k. s. Nun la kongreso estas en preparado. En la lastaj jaroj ĈEL okazigas en ĉiu dua jaro tutlandan kongreson, kaj la pasinta kongreso okazis en Nankino decembre de 2009 kun pli ol 300 partoprenantoj. ( Chen Ji )
el El Popola Ĉinio Redaktoro:Xin Ying
|
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |