公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Esperantistoj jarkunsidis en Baotou |
时间:2011/11/24 16:44:42,点击:0 |
En la 19a de novembro jarkunsidis pli ol 50 esperantistoj en Baotou, Interna Mongolio, Ĉinio. Ili venas de la Esperanto-Asocio de Interna Mongolio, Baotou-a Esperanto-Asocio, Esperanto-Asocio de Baotou-a Ŝtala Grupo, kaj E-Asocio de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio. Oni resumis laboron de la kuranta jaro kaj diskutis pri plano en la venonta jaro. Post la kunsido membroj de la Esperanto-Asocio de Scienca kaj Teknika Universitato de Interna Mongolio okazigis oratoran konkurson en Esperanto, kiun partoprenis 14 kandidatoj. La konkurso logis multe da universitato-studentoj, kiuj unuafoje aŭdis paroladon en Esperanto. Dume junuloj kantis kaj dancis, akompanate de ludo fluta kaj gitara. S-ro Liang Zhanming, direktoro de la Supera Mezlernejo Tianjiabing en Baotou ankaŭ ĉeestis la kunsidon kaj la oratoran konkurson. Li diris, ke lia supera mezlernejo, kiu daŭrigas Esperanto-kurson por pli ol kvar jaroj, aranĝos ankaŭ esperantan oratoran konkurson en la venonta semestro. Li ankaŭ proponis, ke la venonta jarkunsido okazu en lia lernejo.
(Kontribuis Liu Baoguo) el El Popola Ĉinio Redaktoro: Liu Zijia
|
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |