公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
ĈRI celebras sian 70-jariĝon |
时间:2011/12/4 9:30:30,点击:0 |
La 3-an de decembro en Pekinio inaŭguriĝis memorkunveno okaze de la 70-jariĝo de Ĉina Radio Internacia. Post 70-jara evoluado Ĉina Radio Internacia, nun per sesdek unu lingvoj kaj kvin komunikiloj, nome brodkasto, televido, ĵurnalo, reto kaj poŝtelefono, diskonigas al la mondo informojn kaj kulturon de Ĉinio. Ĝi estas internacia komunika establo uzanta plej multajn lingvojn en la mondo. Li Changchun, la konstanta membro de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la ĉina Komunista Partio, adresis gratulan mesaĝon al Ĉina Radio Internacia okaze de ĝia 70-jariĝo. Kaj Liu Yunshan, ministro de la Propaganda Departemento sub la Centra Komitato de la ĉina Komunista Partio, respondeca pri propagandaj aferoj, ĉeestis la kunvenon kaj faris paroladon. Li diris: "Kiel ĉefa forto de disaŭdigado al la ekstera mondo, Ĉina Radio Internacia prenas sur sin la mision amplekse diskonigi al la tuta mondo la staton de Ĉinio, precipe rilate al la ekonomia kaj socia disvolviĝo kaj la popola vivo, bilde prezenti profundan enhavon kaj apartan ĉarmon de la ĉina kulturo, ĉiam pli konigi al la internacia komunumo la fundamentan ŝtat-ataton kaj evoluan vojon de Ĉinio, kaj ponti komunikiĝon kaj kompreniĝon inter la ĉina popolo kaj la popoloj de diversaj landoj." Ankaŭ Wang Gengnian, direktoro de Ĉina Radio Internacia, faris paroladon en la celebra kunveno. Li esprimis: "En la lastaj 70 jaroj Ĉina Radio Internacia ĉiam sekvas paŝojn de epoko, prenas sur sin la socian devon, faras reformadon kaj novigadon, kaj iom post iom formas sin internacia komunika establo kun plej multaj lingvoj en la mondo." Kaj iuj eksterlandaj gvidantoj esprimis gratulon al la 70-jariĝo de Ĉina Radio Internacia. (Xiong Linping)
el CRI Redaktoro:Xin Ying |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |