公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
IJK 2012 okazos en Vjetnamio, venontjare en Israel |
时间:2012/1/19 10:14:48,点击:0 |
Post trisemajna necerteco pri la loko de 68-a Internacia Junulara Kongreso, kaŭzita de subita rezigno de Japana Esperanto-Junularo, la estraro de TEJO decidis, ke la ĉi-jara junulara kongreso okazos en Hanojo, Vjetnamio - samurbe kun la Universala Kongreso. Decidita estas ankaŭ loko de TEJO-kongreso en 2013 - ĝi okazos en Israelo. Prezidanto de TEJO, Łukasz Żebrowski, kaj la estrarano pri kongresoj, Tina Tišljar, en komuniko dissendita de TEJO rakontas pri okazintaĵoj de lastaj tagoj. Ni publikigas la tekston senŝanĝe. Łukasz Żebrowski: La decido pri loko de IJK 2012 estis tre malfacila. Evidente unuavice malfacilis tuta situacio, ĉar ne estas simpla afero ŝanĝi ĉion ene de tri semajnoj kaj denove komenci organizadon de tia kongreso kun tempo-limigo de nur kelkaj monatoj. Tuj post certiĝo ke japana IJK ne okazos ni komencis serĉi solvojn en orienta Azio, en Eŭropo kaj inter la kandidatoj por IJK 2013. Prioritatis por ni, ke la kongreso okazu en orienta Azio, do post ricevo de pozitivaj respondoj el Ĉinio kaj Vjetnamio, ni ne plu konsideris la aliajn eblojn. Kial Vjetnamio? Tina Tišljar: Elekto inter tiuj du landoj kaŭzis sufiĉe longan diskuton ene de la estraro, ĉar ambaŭ proponoj estis bonaj. En Ĉinio ni konsideris kelkajn urbojn kaj konsekvence kelkajn lokajn grupojn, kiuj organizus la kongreson. En Vjetnamio la invitanto estas Vjetnama Esperantista Junulara Organizo kaj kongresurbo estas Hanojo. Łukasz Żebrowski: Strategie por TEJO evidente pli prioritatis organizi la kongreson en Ĉinio. Pro tio ni prokrastigis nian decidon, esperante, ke ili ricevos necesajn permesojn de ŝtataj instancoj. Post intensa interŝanĝo de diversaj ideoj kaj proponoj kun kelkaj ĉinaj aktivuloj, bedaŭrinde finfine alvenis rezigna mesaĝo de Jiang Limin, Prezidanto de Ĉina Junulara Esperanto-Asocio: Tuj venos fina datlimo por inviti IJK-n. Pro kompleksa sed necesa procedo ni, Ĉina Junulara E-Asocio, devas rezigni inviti ĉi-jaran IJK-n. Tio estas bedaŭrinda. Dankon pro via serioza traktado. Ni bedaŭre anoncas, ke ni rezignos la bonan ŝancon. Mi pensas, ke post kelkaj jaroj ni klopodu inviti IJK-n en Ĉinio. Aliflanke ni tre ĝojas pri entusiasmo, kiun ni trovis en Ĉinio. Mi kredas, ke eblas efikigi ĝin ekzemple okazigante Komunan Seminarion 2012 en tiu lando. Ĝis tiu ĉi jarfina evento estus sufiĉe da tempo por ĉion nehaste kaj bonkvalite prepari. Ni ankaŭ kore invitas la ĉinajn gejunulojn kandidatiĝi en venotaj jaroj por inviti IJK-n al Ĉinio. Tina Tišljar: Konsiderante mallongan tempon, kiun ni havis, la vjetnama propono estas tre konkreta kaj bone preparita, kune kun elektita ejo kaj provizora programo. La teamo spertas pri IJK, ĉar parte temas pri samaj homoj, kiuj organizis la kongreson en 2007. Ne malgravas ankaŭ tio, ke vjetnamanoj jam estas laborantaj por la Universala Kongreso. Ĉiuj ĉi faktoroj certigas nin, ke sep monatojn antaŭ la evento ni povas sekure pensi pri okazigo de IJK en Vjetnamio. IJK jam okazis en 2007 en Hanojo. Ĉu ne estis konsiderataj aliaj urboj? Tina Tišljar: Jes, aliaj urboj estis konsiderataj. Kial oni tamen elektis denove Hanojon klarigis Flama Floro (Nguyễn Thi Phượng), prezidantino de LKK: Ni pensis pri aliaj lokoj kiel Ho Chi Minh, Da Nang, Hai Phong. Ili estas urboj en suda Vjetnamio, belaj, interesaj kaj proksimaj al la maro. Aliflanke preskaŭ ĉiuj estaranoj de VEJO estas en norda Vjetnamio. Ne sufiĉus tempo por trovi kongresejon, loĝejon en tiuj urboj, do ni devis elekti Hanojon denove. Kial la decidado daŭris tiom longe? Jam la 8-an de januaro oni publikigis la informon, ke estos Vjetnamio aŭ Ĉinio. Łukasz Żebrowski: La decido mem ne daŭris longe. Ĉefe la tempon prenis atendado je oficialaj permesoj, ĉar en ambaŭ Vjetnamio kaj Ĉinio, ili estas nepre bezonataj por eki tian agadon. Definitiva negativa respondo de Ĉinio venis la 12-an. Sekve do ni nur atendis permeson de Vjetnamiaj aŭtoritatoj, kiu iĝis ebla en tiom kurta antaŭanonco ĉefe pro la jam ekzistantaj permesoj por la UK. Ĉu elekto pri IJK 2013 same ne facilis? Tina Tišljar: Por IJK 2013 la situacio estis tute malsimila. Okazis kutima konkurso kiel ĉiujare. Interesiĝis kelkaj landoj kaj formale kandidatiĝis tri: Germanio, Israelo kaj Meksiko. El ili ni elektis kandidatiĝon de Junulara Esperantista Ligo de Israelo. La kongreso okazos en la nordo de Israelo. La temo proponita en la kandidatiĝo estis Reciklado - ĉu nova vivmaniero? ĉu nova religio? La israela propono estis elektita pro du samrangaj kialoj: Unue ĝi estis la plej bona inter tri - kun plej kompleta propono pri kongreso kaj kun plej kompleta teamo enhavanta ankaŭ kelkajn spertulojn. Due, la lasta IJK en Mezoriento okazis en 1986-a jaro, ankaŭ en Israelo. Do 27 jaroj estas evidente sufiĉe longa tempo por ke IJK revizitu tiun mondparton. el LiberaFolio Redaktoro: Aglo |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |