公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Ekis nova E-kurso en Informa kaj Teknika Kolegio,
时间:2012/3/20 13:22:10,点击:0

 

     En la 3a de marto 2012 kaj la dua studsemestro lanciĝis nova Esperanto-kurso de Informa kaj Teknika Kolegio en Changhzou, Jiangsu-provinco, sudoriente de Ĉinio. La kurso estas nedeviga leciono. Studentoj povos ricevi tri studpoentojn post 36-hora lernado kaj ekzameno. 88 studentoj en la kolegio aliĝis al la kurso. S-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a E-Asocio, kaj s-ino Chen Ye (Brila) gvidas la kurson.

    Antaŭ 3 semajnoj 44 studentoj de Profesia kaj Teknika Altlernejo Liu Guojun, Changzhou daŭris lerni nian lingvon Esperanto kiel nedevigan lecionon por du studpoentoj. Ili ne nur diligente lernas Esperanton en la kurso, sed ankaŭ aktivas en la lerneja E-societo. En praktiko de nia lingvo ili kontaktiĝas kun esperantistoj ekster la lernejo.

    En la 8a de marto 2012 s-ro Zhang Changsheng, prezidanto de Changzhou-a E-Asocio, prelegis pri Esperanto en la Turisma kaj Komerca Kolegio, Changzhou. Ĉiuj fremdlingvaj instruistoj en la kolegio aŭskultis la prelegon. Zhang prezentis historion kaj evolucion de Esperanto en kaj ekster Ĉinio. S-ro Wu Jiandong, estro de la kolegio, prezidis la prelegon. La instruistoj tre intersiĝas pri Esperanto kaj faris multe da demandoj. Laŭ la plano Changzhou-a E-Asocio helpas instruistojn elektitajn de la kolegio lerni nian lingvon kaj poste funkciigos E-kurson en la kolegio. S-ro Wu esperas, ke preni Esperanton kiel ponton helpos studentojn kaj instruistojn en la kolegio etendi sian horizonton, kaj la kolegio povos ĝemeliĝi kun multe da kolegioj eksterlandaj.(Liu Zijia)

 

(Changzhou-a E-Asocio)

Redaktoro: Xing Ying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息