公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Monda Socia Forumo en marto en Tuniso |
时间:2013/1/25 11:18:48,点击:0 |
Esperanto estos reprezentata en la Monda Socia Forumo okazonta de la 26-a ĝis la 30-a de marto, 2013, en Tuniso, la ĉefurbo de Tunizio. Estos tie esperantistino loĝanta en Tuniso kaj esperantisto el Maroko. Inter la proponataj agadoj estos prelego en la araba pri "Esperanto: la lingvo de la printempo en la mondo". Nun niaj partoprenantoj estas pretigantaj la materialon en la lingvoj araba, franca kaj angla por disdoni ĉe la budo de Esperanto. La partoprenelspezoj estas pagataj grandparte de Esperanto Internacia, dum la Komisiono pri Meza Oriento kaj Norda Afriko de UEA kunordigas la tuton. Ni havas ankoraŭ multon por elspezi kaj ni ŝatus kontribuon de tiuj, el vi, kiuj povas kaj volas helpi. Vi rajtas pagi per la kutimaj pagmanieroj al UEA, http://www.uea.org/alighoj/pag_manieroj.html, aŭ al la konto "arabio" de la Komisiono aŭ al la konto "eint-o" de Esperanto Internacia. Ambaŭ kontoj estas ĉe UEA. Bonvolu indiki kiel celon de la pago la jenan: "por Tuniso".
(Kontribuo de Henri Masson el Francio) Redaktoro: Xing Ying |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |