公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
S-ano LEE Young-koo vizitis la Zaozhuang-an Univer |
时间:2013/3/26 13:22:34,点击:0 |
Komuna foto de la samideanoj korea kaj ĉinaj S-ano d-ro kaj prof. Lee Young-Koo, la estro de la Korea E-Muzeo kaj eksa prezidanto de la Korea E-Asocio, faris viziton al la Zaozhuang-a Universitato kune kun s-ro Wei Bing. S-ro Wei Qun kaj esperantistoj el la urbo Qingdao de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. Li venis al la universitato por kontribui siajn Esperantajn konservaĵojn al la Internacia E-Muzeo en la Zaozhuang-a Universitato. Prof. Hu Xiaolin, la direktoro de la Zaozhuang-a Universitato, interparolis kun s-ano Lee Young-koo. Ilia parolo temis pri la protekto de la kulturo de Esperanto kaj pri la celo de la E-muzeo. Sekve, s-ro Hu Xiaolin gvidis la gastojn viziti la muzeon en konstruado kaj la oficejon, en kiu gestudentoj ordigis la liston de libroj en komputilon por la muzeo. S-ro Lee Young-koo (dekstre) donacas siajn Esperantajn konservaĵojn al la E-Muzeo Vizito al la oficejo, en kiu gestudentoj ordigas la liston de libroj por la E-muzeo
Teksto kaj fotoj de Sun Mingxiao el El Popola Ĉinio Redaktoro: Xing Ying
|
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |