公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Okazis preparkunsido de la 7-a EKNĈIM en Changchun |
时间:2013/4/17 15:22:48,点击:0 |
Kunfotiĝo (fotita de Xu Jingke) de la ĉeestantoj post la preparkunsido La 5-an de aprilo okazis la preparkunsido de la 7-a Esperanto-Kongreso de Nordorienta Ĉinio ( tri nordorientaj provincoj de Ĉinio, Heilongjiang, Jilin kaj Liaoning) kaj la Interna Mongolio. Al ĝi ĉeestis Liu Xiaojun, estro de la Shandong-a Esperanta Asocio, Liu Zhengkun, estro de la Liaoning-a Esperanta Asocio, Tian Zengyong, estro de la Jilin-a Esperanta Asocio, Xiao Ke, estro de la Esperanta Asocio de la Interna Mongolio, Song Ping, ĉefsekretario de la Heilongjiang-a Esperanta Asocio, kaj aliaj invititoj de diversaj lokoj de norda Ĉinio. Laŭ la plano, la partoprenantoj faris diskutadon pri la aferoj de la venonta EKNĈIM kaj decidis la ĉeftemon "Penege plibonigu nian lingvokapablon" kaj aliajn aranĝojn interesajn. Sekve, ili diskutis pri la aperigo de EKNĈIM-a Historio kaj kolektado de la koncernaj materialoj. Fine, estis pridiskutata la konstruadado de la retejo de EKNĈIM. Oni decidis, ke la 7-a EKNĈIM okazos dum la 16-a ĝis la 18-a de aŭgusto ĉi-jare en la urbo Changchun, ĉefurbo de la provinco Jilin, nordorienta Ĉinio. el EPĈ Redaktoro: Aglo
|
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |