公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Okazis la 3-a jarkunveno de la EFE en Pekino, Ĉini
时间:2013/7/19 13:10:44,点击:0

  

   Posttagmeze de la 12-a de julio okazis en Pekino, ĉefurbo de Ĉinio, la 3-a jarkunveno de la Ekonomia Forumo por Esperanto (EFE). Ĝi estis ankaŭ la inaŭguro de la Kunveno pri Nub-sistema Industria Disvolviĝo. La jarkunveno estas subtenita de la Nub-sistema Centro pri Ŝtata Datuma Eldonado kaj aŭspiciita de la Nub-sistema Centro Quyun. Al la kunveno ĉeestis reprezentantoj de la aŭspiciantoj, senditoj de koncernaj entreprenoj, delegitoj de esperantistoj el diversaj lokoj kaj gvidantoj kaj raportistoj de El Popola Ĉinio (EPĈ) kaj Ĉina Radio Internacia (ĈRI).

    Sinjorino Wang Shanshan, reprezentanto de ĈRI, prezentis kelkajn videojn por klarigi al la ĉeestantaj komercistoj, precipe al tiuj kiuj ne scias pri Esperanto, kio estas Esperanto, kaj konigis al esperantistoj novajn programerojn de ĈRI.

    Sinjorino Zhao Jun, vicĉefredaktoro de la redakcio de EPĈ kaj konstanta komitatano de Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), faris salutparolon. En la parolo ŝi rememoris pri la intimaj kunlaboroj inter EPĈ kaj koncernaj unioj de la Interna Mongolio en la pasinta jaro, dankis pro subtenadoj al la Esperanta movado faritaj de la aŭspiciantoj (la menciita Nub-sistema Centro Qiyun ĝuste situas en la urbo Baotou de la Interna Mongolio) kaj esperis sukcesan kunligiĝon de Esperanto kaj nub-sistemo pro iliaj similaj esencoj – unuigi la tutan mondon.

    Sinjoro Xu Guihong, honora estro de la Esperanto-Asocio de Baotou-a Ŝtala Grupo, faris parolon. Li konigis al ĉiuj la grandiozan entreprenon Baotou-a Ŝtata Grupo kaj klarigis la aplikon de la konkretaj teknikoj de la nub-sistemo en la produktado de la entrepreno.

    Sinjorino Wang Fang, direktoro de la Esperanta Sekcio de ĈRI, raportis pri la kunlaboroj inter ĈRI kaj alilandaj retejoj en la surreta alŝutado kaj dividado por disaŭdigo, vidigo kaj elsendado de Esperantaj programeroj per komputila teknologio. Ŝi speciale menciis, ke en la estonteco oni faros sendratan disvastigon al la mobiloj pri Esperantaj videaĵoj kaj muzikaĵoj, tio postulos pli altnivelan telematikon kiu koncernas la nub-sistemon.

    Sinjoro An Deshun, ĉefestrarano de la Pekina Limigita Kompanio Dibang Hengye, prezidis la jarkunvenon. Li estas ankaŭ la reprezentanto de la aŭspiciantoj, li diris, ke li kaj lia kompanio volas fari investadon al la aferoj, kiuj povas antaŭenpuŝi la Esperantan movadon, ĉar troveblas valoro de la kunfandiĝo inter Esperanta "industrio" kaj nub-sistema realiĝo, tio estas helpo ne nur por la Esperanta futuro sed ankaŭ por la ĉina ekonomio. Poste li simple klarigis la nub-sistemon al ĉiuj, ke tia koncepto havas en si la signifon pri multfunkcia softvaro-platformo kun informatiko.

    Zheng Limin, direktoro de la ret-teknika oficejo de la distrikto Shiguan de la urbo Baotou, kiel la kunorganizanto de ĉi-foja jarkunveno, faris prelegon pri la reformado de la distrikto Shiguan de la Interna Mongolio.

    Poste sekvis disdonado de membraj atestoj de ĈEL al studentoj de la Interna-mongolia Universitato de Scienco kaj Teknologio kiuj samtempe estas volontuloj de la jarkunveno. La atestojn donis sinjorino Zhao Jun honore en la nomo de ĈEL. 

    Fine Hou Zhiping, eksa konstanta vicdirektoro de EPĈ kaj fama Esperanto-historiisto, faris enhavoriĉan prelegon pri Esperanta lernado, citante abundajn ekzemplojn. Tio kortuŝis la ĉeestantajn esperantistojn, tiom pli tiujn, kiuj ne regas ankoraŭ la internacian lingvon.

 

Fotoj de Jiang Limin

Redaktoro: Aglo 

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息