公告 | |
|
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
Karavano al Seulo |
时间:2015/5/16 6:12:42,点击:0 |
Korea Esperanto-Asocio invitis la 102an UKon de la jaro 2017 en Seulo, Koreio. Kaj La Vojaĝo anoncas novan projekton — Karavanon al Seulo por partoprenantoj de planata kongreso. Laŭ anticipa plano ĝi itineros laŭ fama Trasiberia fervojo (9298 km), la plej longa fervoja itinero en la mondo. Laŭ baza plano Karavano startos en Sankt-Peterburgo, trapasos nordon de eŭropea parto de Rusio, Uralon, Siberion, vastan azian parton de Rusio preter urboj Vologda, Kirov, Perm, Jekaterinburg, Tjumen', Omsk, Novosibirsk, Krasnojarsk, Irkutsk, Ulan-Ude, Ĉita, Blagoveŝĉensk, Ĥabarovsk al Vladivostoko sur la Pacifika marbordo. El Vladivostoko ni veturos al Koreio per pramo. Certe, dum 2 jaroj, kiuj reestas ĝis la Karavano, ĝia itinero povas esti ŝanĝita. Eventuale ni vojaĝos trajne nur ĝis lago Bajkalo, restos tie ĉi kaj turnos nin al ĉefurbo de Mongolio — Ulanbatoro, kaj poste vetruros al Pekino, Ĉinio. El Ĉinio ni veturos al Koreio per pramo aŭ per aviadilo. Pritakso de ambaŭ itineroj kaj voĉdonado estas organizota en nia retrejo. En la jaro 2012 La Vojaĝo jam sukcese efektivigis saman karavanon, survoje al UK en Hanojo.
el esperanto.china.org.cn Redaktoro: Aglo |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |