"De Zamenhof al Soros" estis la titolo de la ĉi-jara simpozio organizita de la Novjorka Oficejo de UEA. Tiu oficejo, kies ĉefa tasko estas prizorgi la rilatojn de UEA kun la ĉefsidejo de Unuiĝintaj Nacioj, ĉiujare organizas publikan aranĝon okaze de Zamenhof-tago la 15-an de decembro.
De maldekstre: Sam Green, Ralph Dumain, Humphrey Tonkin, George Soros, Françoise Cestac (eksa Asista Ĝenerala Sekretario de UN), Esther Schor, Neil Blonstein, Jonathan Soros.
Temis pri historia trarigardo de la komenca periodo de Esperanto, organizita por rekoni du novajn librojn: anglalingvan biografieton de Zamenhof - mallongigitan version de la granda biografio verkitan de Aleksander Korĵenkov antaŭ duo da jaroj – kaj nove tradukitan libreton de Tivadar Soros, kiu unue aperis en la jaro 1923.
La konata fakulino Esther Schor, profesoro ĉe la Universitato Princeton, rekonis la ligon kun Zamenhof per sia prelego pri "Zamenhof kaj estonteco", en kiu ŝi ekzamenis la koncepton de la kreinto de Esperanto pri la estonteco de la homaro kaj la rolo de Esperanto en tiu kunteksto.
La finan punkton en la periodo 1887-1923 traktis Humphrey Tonkin, la tradukinto de la verko de Soros, Modernaj Robinzonoj, kiu estis lanĉita en la simpozio. Tiu verko, nomata Crusoes in Siberia en sia angla versio, pritraktas la spertojn de la juna armea oficiro Tivadar Soros en militkaptitejo en Siberio dum la Unua Mondmilito, kaj lian postan eskapon. Eldonis ĝin la eldonejo Mondial, kun notoj kaj enkonduko de la tradukinto. Tonkin ankaŭ tradukis la libron de Soros pri la Dua Mondmilito, Maskerado. Li mem renkontis Tivadar Soros en kunveno en la aŭditorio de la UN-biblioteko en 1966, dum prelego de Ivo Lapenna. "Sed je tiu stadio mi ankoraŭ ne legis la libron", li konfesis, nek li povis prognozi, ke la filo de Tivadar tiel famiĝos. Alikaze, li ŝerce sugestis, "la konversacio estus tute alia".
La mezan parton de la simpozio okupis du programeroj. La historiisto Ralph Dumain ekzamenis la grandan gazetaran reagon okaze de la vizito de Zamenhof al la Universala Kongreso en Vaŝingtono en 1910, kaj la filmisto Sam Green montris malnetan version de sia dokumenta filmo pri Esperanto. Sam Green estas jam konata inter esperantistoj pro sia filmo Utopio en kvar movimentoj. La nova, 25-minuta, filmo rilatas ekskluzive al Esperanto kaj estas ĉefe produkto de la filmado, kiun Green faris en kelkaj lastatempaj Universalaj Kongresoj.
Sed la plej granda surprizo estis parolado, kiu ne troviĝis en la antaŭvidata simpozia programo, nome tiu de la konata financisto George Soros, kiu, kune kun pluraj stabanoj (kaj ankaŭ sia filo Jonathan), venis al la fina parto de la simpozio por kune festi la lanĉon de la anglalingva traduko de la libro de sia patro Tivadar. Soros, kiu ne estas en si mem subtenanto de Esperanto, sed kiu pasie emfazas la patran influon en la propra edukado, parolis dum deko da minutoj pri Tivadar Soros kaj ankaŭ pri la rolo, kiun Esperanto ludis en la propra vivo. Kiam li venis al Britujo en 1947, Soros tuj kontaktis la lokajn esperantistojn, kiuj multe helpis al li. Li ankaŭ memoras renkontiĝojn kun Esperanto-literaturistoj en la frua infanaĝo.
George Soros kaj la frato Paul kontribuis antaŭparolojn al la nova libro de la patro. Por la eldonejo, Ulrich Becker prezentis la libron al Soros; kaj Tonkin laŭtlegis parton de ĉapitro el Maskerado en la angla traduko.
de gazetaraj komunikoj UEA
Redaktoro:XinYing