La 18-an de decembro, okazis en Linyi-urbo amikec-akcela aktivado organizita de la Linyi-a Esperanto-Asocio. Ĝin ĉeestis pli ol 50 partoprenantoj el la urboj Linyi, Zaozhuang kaj Rizhao de Shandong-provinco en orienta Ĉinio kaj aliaj najbaraj urboj. Dum la aktivado, sinjoro Liu Weicheng, la honora prezidanto de la Linyi-a Esperanto-Asocio konigis al la ĉeestantoj laboron kaj atingojn de la asocio. Krome, kelkaj ĉeestantoj prezentis programerojn dum la aktivado.
el Esperanto.CHINA.ORG.CN Redaktoro:XinYing |