![]() |
![]() |
公告 | |
|
![]() |
◆ 字母 |
◆ 语音 |
◆词组与句子构成 |
◆ 世界语300句 |
◆ 常用词组 |
◆ 缩略语表 |
![]() |
◆ 网上收听世界语广播 |
世界语广播电台时刻频率表 |
◆ 世界语广播电台的地址和网站 |
La pinta jaro de Esperanto estis 1983 |
时间:2011/1/5 11:23:02,点击:0 |
En la jaro 1983 Esperanto estis plej ofte dum la mondhistorio menciata en presitaj libroj. La pinto okazis en Ĉinio, la plej popolriĉa lando de la mondo, tri jarojn antaŭ la unua Universala Kongreso de Esperanto en Pekino. Neniam antaŭ aŭ post tio Esperanto estis same ofte menciita en libroj, se kredi la freŝajn statistikojn de Google. Tamen la rezultoj povas ankoraŭ ŝanĝiĝi, ĉar kvankam Google nun havas la plej grandan datumbazon pri la enhavo de libroj en la mondo, 95% el la libroj iam ajn eldonitaj ankoraŭ ne estas indeksitaj. Steven Brewer esploris la statistikojn. La firmao Google lastatempe skanas milionojn da libroj kaj nun havas grandegan datumbazon pri la enhavo de libroj el la tuta moderna epoko (kaj eĉ de antaŭ la kreo de la presilo). Oni priskribas la tekstaron en artikolo ĉe la konata revuo Science kaj klarigas ke la tekstaro nun enhavas 4% el la libroj iam ajn eldonitaj. Tiun ĉi datumbazon oni lastatempe malfermis al la publiko ĉe Googlelabs. Eblas ekscii pli pri la esplor-programo "kulturomiko" ĉe culturomics.org. La termino "n-gram" signifas aron da unuopaj vortoj kiuj aperas kunaj en la tekstaro. Unuopaj vortoj estas "1-gram" kaj frazero kun du vortoj, ekzemple "internacia lingvo", estas "2-gram". Eblas trovi ĉiujn n-gramojn ĝis 5-gram, kondiĉe ke la vortoj aperas almenaŭ 40-foje en la tekstaro. Per tiu ĉi datumbazo eblas kompari kiom ofte aperas vortkombinoj en libroj ekde la 1500aj jaroj ĝis 2008 en kelkaj lingvoj (sed plej bone ĝi kovras la anglan inter 1800 kaj 2000). Per tiu ĉi sistemo eblas esplori multajn flankojn de kulturo. Kelkaj esplortemoj kiujn la teamo jam studis estas la grandeco de la angla vortostoko, la evoluo de gramatiko, fameco, kaj cenzurado. Kompreneble, mi tuj esploris pri Esperanto kaj aliaj artefaritaj lingvoj. Oni povas apartigi la rezultojn en la tekstaroj de kelkaj lingvoj. En la subaj diagramoj mi komparas kiom ofte aperas la n-gramoj "Volapuk", "Ido", "Esperanto", kaj "Basic English". Mi metis Esperanton en tiun lokon por ke ĝi estu verda. La rezultoj estis interesaj. Notu unue ke la aksoj estas en malsamaj rangoj unu kontraŭ alia. Surprize, la plej alta pinto (.0004) okazas en la ĉina dum la 1980aj jaroj. La plej alta punkto de la brit-angla diagramo (.0003) estas sesoble pli alta ol la plej alta punkto en la franca (.00005). Verŝajne tiaj simpligaj komparoj ne estas senchavaj inter tekstaroj, tamen la priskribo sube fokusas precipe pri la demando en kiuj jaroj okazas pintoj en diversaj lingvoj. Eblas klaki la grafikaĵojn por vidi kaj plu esplori la rezultojn rekte ĉe Google Labs.
Se vi notas zorge, vi vidos ke en la angla tekstaro mi serĉis "Volapuk", dum en la germana mi uzis "Volapük". En mia originala esploro, surprizis min ke pinto por Volapuko tute ne montriĝis. Kiam mi faris la jenan komparon, tamen, mi trovis ke oni literumas la lingvon malsame en la du tekstaroj. La ngramo "Volapük" (kun tremao) ne okazas el la angla tekstaro. La n-gramo "Volapuk" (sen tremao) ne okazas en la germana. Ne estas klare ĉu tiu ĉi distingo spegulas la verajn preslokojn de la libroj, aŭ ĉu temas pri la uzita liter-rekona softvaro, kiu, en la angla, ne antaŭsupozas ekziston de tremaoj. La volapukistoj povos mem esplori pri tio.
Tiu ĉi ilo povas indiki kie indas esplori plu. Pri la altaĵoj en la 1910aj jaroj oni facile komprenas, sed pri la postaj indus plua esploro. Jen interesa projekto por aliaj kiuj volas esplori plu kiel oni pritraktis Esperanton kaj aliajn planlingvojn tra la jaroj. Tiu ĉi fako, kulturomiko, komenciĝas per libroj, sed eblas pligrandiĝi la fakon per la aldono de ĵurnaloj, mapoj, manuskriptoj, kaj aliaj eroj el la kultura sfero. Kiel Ulrich Becker jam faris pri Esperanto en New York Times, oni povos fari plivastskale en estontaj jaroj. |
技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |