公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
malfermo de la dua vintra E-kursaro(VEK)
时间:2011/1/15 21:22:21,点击:0

    Posttagmeze je la 2-a, okazis malfermo de nia VEK, Trigo prezidis. Li estas unu el la iniciatuloj de VEK. Lokaj esperantistoj el Kantona E-asocio kaj Guangdong-a E-asocio alvenis kaj partoprenis nian cermonion. pli ol 40 personoj ĉeestis.

    Unue, nome de Ĉina sekcio de ILEI, mi faris paroladon (mankas foto nuntempe), kaj konigis al ĉeestantoj pri la laboroj de nia sekcio de post la restarigo 2009. Mi ankau rakontis pri la deveno de VEK. Dennis timas malvarmecon kaj petis Trigon serĉi lokon por pasigi siajn vintrajn feriojn, 2010. Hainan Insulo estas la plej tauga loko. Kiam Trigo babilis kun Hosemo, loka esperantisto, Ili pensis, ke ni povu kapti la okazon por trejni esperantistojn. Do, Ili komencis varbi studentojn kaj sciigis min. Ili ambau estas membroj de ILEI, Finfine, ni decidis, ke ILEI-sekcio kunlaboras kun Hainan-a E-asocio por aranĝi la aferon. Mi persone flugis al la insulo por subteni la laboron de Dennis. Kvankam ne estis multe da studentoj, tamen Dennis bakis eminentan studentinon, kiu nomiĝas Xiao Juan. Post 4-semajna intensiva trejnado, ŝi jam scipovas paroli nian lingvon tre flue. Nun ŝi studas en Britio.

     Ĉijare, antau la vintraj ferioj, ni jam komencis aranĝi la duan vintran E-kursaron, antaue ni intencis instrui denove en la insulo, tamen estas malfacile trovi malmultekostan lokon. Ĝuste tiam, novaĵo trafis nin. S-ro Lin Liyuan, direktoro de iu privata organizo en Kantono, ankau veterana esperantisto, decidis oferti al ni senpagan lokon por loĝado kaj instruado. Tio estas ĝojinda novaĵo, ĉar Kantono ankau estas agrabla loko dum vintro.

     Ĉe la fino de mia parolado, mi esperas, ke niaj kursanoj kaptu la bonan okazon por lerni nian lingvon kaj revenu hejmen kun fruktoprena rezulto.

     Poste Dennis, Rafaelo, reprezentanto de loka E-asocio, reprezentanto de kursanoj faris paroladon sinsekve. Post la kunfotiĝo, ni kunsidis kun lokaj esperantistoj.

el  Arko

Redaktoro:XinYing

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息