公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Anhui-a Esperanto-Asocio 30-jariĝis
时间:2011/2/15 17:15:24,点击:0

    La 12an de februaro 2011 ĉirkaŭ 20 membroj de Anhui-a Esperanto-Asocio (AEA) kunvenis en Hefei-a Biblioteko, Hefei, ĉefurbo de provinco Anhui, por memori 30-jariĝon de la fondiĝo de AEA. Dirinte novjaran bondeziron unuj al la aliaj, oni retrorigardis Esperanto-movadon en provinco Anhui post la fondiĝo de AEA.

    Dum la pasintaj 30 jaroj AEA fondis multe da E-kursoj en universitatoj kaj noktolernejoj. AEA ankaŭ funkciigis radio-korespondan lernejon por E-kurso. Lokaj esperantistoj akceptis alilandajn esperantistojn el pli ol 50 landoj. Pere de Esperanto oni komercis kun fremdlandaj komercistoj, precipe, kelkaj lokaj esperantistoj ĉiujare aranĝis turismajn itinerojn por fremdlandaj turistoj travojaĝi en Ĉinio kaj la programo "vizito al Tibeto" estis la plej alloga por ili. Danke al Esperanto, multaj membroj de AEA jam vizitis eksterlande. 

    Ĉiuj ĉeestantoj opiniis, ke AEA sukcese disvastigis Esperanton en la pasintaj 30 jaroj. Oni faris laborplanon por la venontaj jaroj, kaj decidis eldoni eldonaĵon por memori 30-jariĝon de AEA.

(Liu Baoguo)

el  El Popola Ĉinio

Redaktoro:XinYing

 

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息