公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Osmo Buller revenos al la Centra Oficejo en marto
时间:2011/2/20 12:15:19,点击:0

      La ĝenerala direktoro de Universala Esperanto-Asocio, Osmo Buller, estis enhospitaligita vendredon, la 11-an de februaro. Laŭ informoj ricevitaj de Libera Folio el Roterdamo, antaŭ tio jam de kelkaj tagoj li malbone fartis kaj ne povis labori plentempe.

     Buller estas flegata en la Erasma Medicina Centro de la Roterdama Universitato, preskaŭ tuj malantaŭ la Centra Oficejo. La traktado povos verŝajne baldaŭ esti daŭrigata hejme. Laŭ la peto de Buller oni ne publikigas detalojn pri lia malsaniĝo, sed oni antaŭvidas, ke li revenos al sia laboro en marto.

     Buller, kiu 60-jariĝis en novembro, eklaboris ĉe UEA unuafoje en julio 1985 kiel kongresa oficisto. Ekde februaro 1986 ĝis oktobro 1987 li estis direktoro de la Centra Oficejo. Al tiu posteno li revenis la 11-an de februaro 1991, precize 20 jarojn antaŭ sia enhospitaliĝo.

     Ekde januaro 1996 ĝis la fino de 2001 li estis ĝenerala direktoro de UEA. Tiun postenon li okupas denove ekde aprilo 2004. Buller estas konata kiel forta defendanto de la ŝlosila rolo de la Centra Oficejo por UEA. Li ankaŭ publike klarigis, ke li trovis erara la decidon ne plu havi direktoron de la CO, ĉar tio interalie tro ŝarĝas la ĝeneralan direktoron, sed malgraŭ tio li konsentis reveni al la CO sub la nova aranĝo.

     Krom Osmo Buller, ankaŭ la prezidanto de UEA, Probal Dasgupta, ekde la mezo de februaro pro malsano provizore ne povas plene prizorgi siajn taskojn. 

el liberafolio

Redaktoro:XinYing

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息