公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Ĉina Esperanto-Ligo festos sian 60-an jubileon
时间:2011/3/29 17:50:04,点击:0

    La 18-an en Pekino la Ĉina Esperanto-Ligo okazigis kunvenon de konstanta komitato. 28 gvidantoj kaj konstantaj komitatanoj ĉeestis la kuvenon. Guo Xiaoyong, vicprezidanto de Ĉina Fremdlingva Eldona Grupo kaj tiu de ĈEL, Shi Qiuqiu, direktoro de la Pekina Federacio pri Socisciencaj Rondoj kaj vicprezidanto de ĈEL, Yu Tao, vicprezidanto de ĈEL ĉeestis la kunvenon, ankaŭ venis Tan Xiuzhu, direktoro de la kontrola asocio de ĈEL, kaj Zou Guoxiang, Hou Zhiping, Nan Youli, membroj de la kontrola asocio de ĈEL.  

     La kunveno adoptis, ke Chen Shi, direktorino de El Popola Ĉinio elektiĝis kiel vicprezidantino de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj Wang Fang, direktorino de Esperanta sekcio de la Ĉina Radio Internacia, aldoniĝis al la konstantaj komitatanoj. Dum la konveno Wang Xifu, vicdirektoro de EPĈ parolis pri la plano de la festo de la 60-a jubileo de ĈEL. ĈEL intencas festi sian 60-an jubileon, laŭ la plano la ceremonio okazos en la 20-a maje de 2011. Por festi la jubileon ili invitos ankaŭ honorajn gastojn el e-organizoj eksterlandaj. Nun jam komenciĝis la preparado.

     En la kunveno la direktoro de la oficejo de ĈEL Wang Ruixiang faris laborraporton de la ligo en 2010 kaj konigis al komitatanoj novan planon de la ligo. En 2011 ĈEL planas ankaŭ funkciigi sub si instruan asocion por antaŭenpuŝi la laboron en E-instruado, kaj nun jam finiĝis la baza laboro de la asocio.

( Chen Ji )

el espero.com.cn

Redaktoro:XinYing

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息