公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Neniuj maldungoj en la Centra Oficejo
时间:2011/4/17 10:44:19,点击:0

                                                          La Centra Oficejo de UEA

     La estraro de Universala Esperanto-Asocio ne planas malpliigon de la dungitaro en la Centra Oficejo en Roterdamo. Tion rakontas al Libera Folio la ĝenerala sekretario de la asocio, Barbara Pietrzak, dementante asertojn pri tio, ke la temo estas diskutota dum la estrara kunsido, kiu komenciĝas hodiaŭ vendrede en la Centra Oficejo.

     Komence de aprilo aperis novaj, alarmaj informoj pri drasta membrofalo ĉe UEA, precipe en la finance grava kategorio membroj-abonantoj. Ŝajne sekve de la novaj membrostatistikoj ekcirkulis asertoj, laŭ kiuj baldaŭa malpliigo de la personaro en la Centra Oficejo estas grava punkto sur la tagordo de la estrara kunsido de UEA, komenciĝanta la 15-an de aprilo en Roterdamo.

    Libera Folio turnis sin al la ĝenerala sekretario de UEA, Barbara Pietrzak, por ke ŝi komentu la asertojn. Laŭ ŝi, la situacio en la Centra Oficejo efektive estas unu el la punktoj de la tagordo, sed temas pri rutina diskuto. Malpliigo de la personaro laŭ ŝi ne estas en la tagordo:

    - La situacio en la CO apartenas al la rutinaj temoj, kiujn traktas la estraro dum la printempa kunsido kadre de la punkto pri financoj kaj administrado. Estas planita neniu diskuto pri maldungoj. La estraro okupiĝos dum  sia vendrede komenciĝanta kunsido pri eksteraj  rilatoj, informado, instruado, landa kaj regiona agado, faka kaj scienca  agado, kulturo, TEJO, financoj kaj administrado, UK en Kopenhago kaj venontaj kongresoj, komitata laboro, strategia plano.

     Sub la punkto "informado" supozeble estos pritraktita ankaŭ la situacio ĉirkaŭ la revuo Esperanto, la eventuala daŭrigo de la redaktora kontrakto kun Stano  Marček, la stato de la retejo, kaj la longe kovitaj novaj gvidlinioj pri la revuo kaj aliaj eldonaĵoj de UEA. 

el  Liberafolio

Redaktoro:XinYing

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息