公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
IJK de Esperanto okazos en Japanujo, 2012.
时间:2011/5/10 17:00:48,点击:0

   En 11-a de marto, 2011, okazis granda tertremo kaj cunamo en Japanujo. Pli ol 30.000 homoj mortis pro la cunamo, kaj pli ol 10.000 homoj malaperis sub la maro kaj ankoraŭ oni ne trovas ilin.

   Ankaŭ nuklea katastrofo okazis pro la cunamo kiel vi scias. Pro tiu ĉi katastrofo multaj homoj ne povas daŭre loĝi en sia loko kaj nun rifuĝe loĝas.

    Sed tamen ni bonvenigos vin al Japanujo. Ni vivas kaj vivos en Japanujo. Ni amas nian lokon samkiel vi amas vian lokon. Ni promesas pri gardi vian sekurecon kaj pasi ĝojan tagon en Japanujo. Ni volas, ke vi kunvivos kun ni kaj ni renkontos vin.

IJK 2012 okazos en Okinavo, la suda insulo de Japanujo.

    Ni okazigos 68-an IJK-n en la urbo Naha, Okinavo. Vi povas scii pri Okinavo en tiu ĉi paĝo. (la paĝo de TEJO)

    TEJO ĝojas anonci, ke la 68-a Internacia Junulara Kongreso okazos en Naha, ĉefurbo de la Okinava insulo en Japanio. Organizos ĝin Japana Esperanto-Junularo (JEJ).

   La Okinavaj Insuloj troviĝas en sudokcidenta parto de Japanio, havas mirindan naturon, belegajn historiajn konstruaĵojn kaj speciale bongustan kuirarton. Okinavo proksimas al Tajvano, Ĉinio kaj Vjetnamio, do estas tre facile vojaĝi ankaŭ al la Vjetnama UK en Hanojo.

   Tio estos jam la dua fojo, kiam IJK gastos en Japanio. La unua junulara kongreso tie okazis en la 1965-a jaro en la urbo Ōcu.

   - La japana propono enhavas ĉion, kio estas necesa por organizi IJK-n. La kongresejo estas junulara centro, kiu permesos al ni havi programon kaj loĝadon en la sama loko. Ni antaŭvidas, ke eblos proponi sufiĉe mallaltajn kotizojn, kio gravas pro kostoj vojaĝi al Japanio. Certe do kaj la kondiĉoj surloke kaj kunlaboro kun la organiza teamo permesas al ni esperi je tre sukcesa IJK. - diras Łukasz Żebrowski, la respondeculo pri kongresoj en la estraro de TEJO.

   - Mi opinias ke tio estas bonega eblo por plani parton de via somerumado en Azio, kun la relativa proksimeco de la UK. Mi elkore gratulas JEJ, kaj kredas, ke tiu IJK valore kontribuos al la esperanta movado.- diras Saŝa Kovjazina, estrarano de TEJO.

el ijk2012.org kaj  tejo.org

Redaktoro:Xin Ying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息