公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Esperanto trovis lokon en la Babelturo
时间:2011/5/27 15:52:01,点击:0

   

                                                     Petra Smidéliusz ĉe la turo

    Ĉi-jare Unesko deklaris la ĉefurbon de Argentino la "monda ĉefurbo de la libro". Ĉi tie okazas la tria plej granda librofoiro en la mondo, kaj ĉi-jare estis konstruita tuta Babelturo el libroj en diversaj lingvoj, ankaŭ Esperanto. Sed pli grava atingo estas la fakto, ke Esperanto eniris la prestiĝan oficialan programon de la aranĝo, kiu okazas en unu el la ĉefaj placoj de la urbo, kaj estas vaste diskonigata de la tutlandaj amaskomunikiloj. Nome de Argentina Esperanto-Ligo, la profesia instruisto Petra Smidéliusz jam faris sukcesajn prelegojn kaj prezentadojn pri Esperanto tuj apud la Babelturo kaj altiris la atenton de la lokaj amaskomunikiloj.

   La titolon “Monda Ĉefurbo de Libro 2011” ricevis de Unesko la argentina ĉefurbo. Tial ĝia jam kutime vigla kultura vivo des pli brilas nun per aldonaj eventoj.

    Unu el ili aparte allogas vizitantojn: libra Babelturo. Ĝin kreis la ekscentra skulptistino Marta Minujín, kiu iam inventis “rompendajn skulptaĵojn” kaj rekonstruis en Novjorko hamburgeran Liberec-statuon. Ĉi-okaze ŝi decidis rekrei la Babelturon… per libroj.

    Temas pri 30 000 titoloj el la plej diversaj lingvoj. Ili kovras gigantan strukturon metalan ĉirkaŭ spirala ŝtuparo. Irante supren kaj suben en la instalaĵo, la vizitanto rigardas al miloj da libroj, kiuj pendas en travideblaj plastaj sakoj, kaj ripete aŭdas la vorton “libro” diverslingve, diversvoĉe.

    La librojn la artistino ricevis el ĉiuj landoj de la mondo tra iliaj ambasadoj. Esperantujo ne bezonis ambasadejon: Argentina Esperanto-Ligo transdonis, pere de sia prezidantino, Silvia Rottenberg, librojn ankaŭ en la Internacia Lingvo.

   Ŝi persone enmanigis al la artistino ekzempleron de la pasintjare tie aperinta Esperanto ¿Una cura para las heridas de Babel? (Esperanto, ĉu kuraco por la babelaj vundoj?) de Andrés Battig kaj Roberto Sartor. Poste ŝi ripetis la geston kun la kulturministro Hernán Lombardi kaj la guberniestro de la Aŭtonoma Urbo Bonaero, Mauricio Macri.

   Tiu ĉi kulturfesta etoso estas pli ol oportuna por la disvastigo de tiel libra lingvo, kia estas Esperanto. Tial Silvian akompanas ĉien instruistino Petra Smidéliusz: jen por rapida Esperanto-kurso, jen por intervjuo en vaste aŭskultata radiostacio.

    Instruinte Esperanton diversnivele en Brazilo kaj vizitinte ankaŭ Ĉilion, ŝi nun gastas en la lulilo de tango.

   - Marde mi donis prelegon en mezlernejo por 200 gejunuloj… kiam mi parolis pri Pasporta Servo, multaj ĝojkriegis kvazaŭ ĉe piedpilka matĉo. Multaj ekinteresiĝis kaj volas lerni Esperanton. Mi ankaŭ gvidos tri malfermajn lecionojn ĉe la turo… hodiaŭ mi organizis junularan kunvenon. Sabate mi gvidos kurseton por instruemantoj, ŝi rakontis en ĵusa retmesaĝo.

    Fine de majo oni malmuntos la babelturon, kaj tiam ĉiu vizitanto rajtos forporti unu libron. La cetero eniros la trezoron de la unua mult-lingva biblioteko starigota en Bonaero. La Esperanto-instruistinon oni ne rajtos kunpreni.

el Libera Folio

Redaktoro:Xin Ying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息