公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
34-a Esperantologia Konferenco en Kopenhago
时间:2011/5/28 16:47:46,点击:0

    Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi eniris la kongresan programon unuafoje en Varno en 1978. Ĝian 34-an sesion en Kopenhago la 28-an de julio gvidos d-ro Detlev Blanke .

    Jens Stengaard Larsen prelegos pri la danaj lingvistoj kaj interlingvistoj
Rasmus Rask kaj Otto Jespersen , dum prof. Christer Kiselman parolos pri la dana sempatologo kaj esperantologo Paul Neergaard . La prelego de prof. Davide Astori temos pri la unua itala esperantisto kaj interlingvisto Daniele Marignoni . Krome, Otto Prytz pritraktos “fenditajn frazojn” kaj Marek Blahuš prezentos la ciferecan prilaboron de la Zamenhofaj adresaroj. Post ĉiu prelego estos diskuto kaj la prelegotekstoj estos poste publikigitaj presforme.

el Gazetaraj Komunikoj

Redaktoro:Brava Aglo

 

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息