公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Redakcio de EPĈ kaj retejo www.arcticportal.org ku
时间:2011/6/9 13:17:35,点击:0

  

   S-ino Chen Shi, direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio (EPĈ), intervidiĝis ĵaŭde en Pekino kun s-ro Ragnar Baldursson, ministro-konsilanto de la Islanda Ambasado en Ĉinio. Intertempe, la du flankoj interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro por lanĉi retpaĝojn de www.arcticportal.org en la lingvoj angla, ĉina kaj Esperanta, kaj malfermi kursojn en la ĉina lingvo kaj en Esperanto.

    La retejo www.arcticportal.org tuŝas multajn kampojn, kiaj scienca esplorado, mediprotektado, turismado, kulturo ktp, kaj celas servi la tutan mondon en pluraj kampoj, precipe liveri servojn al turismado en diversaj lokoj de la mondo, al scienca esplorado en polusaj regionoj..., kunlabori kun diversaj landoj kaj regionoj en pluraj kampoj por akceli interŝanĝon kaj komunan disvolviĝon.

    La du flankoj konsentis daŭrigi kaj profundigi la dialogon pri kunlaboro tiukampe.

el  esperanto.china.org.cn

Redaktoro:Brava Aglo

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息