公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
La 6-a Nordorienta Ĉina Kongreso de Esperanto
时间:2010/7/11 9:00:35,点击:0

Laǔvice LEA organizos la 6-an NOĈK, ĝia filio Dandong-a Esperanto-Asocio (DEA) refoje petis gastigi ĝin. Konsiderante aktivecon de DEA LEA akceptis tiun peton.
Tempo: la 20-a ~la 22-a de aǔgusto 2010
Loko: Dandong
Kongresejo: Internacia Raporta Halo de Liaodong Universitato
Temo: Instruado kaj Apliko de Esperanto
Pri Kongresurbo
Dandong, nomita Andong antaŭ la jaro 1965, estas ĉemara urbo de Ĉinio, situas ĉe la orienta longitudo 123.22-125.41 kaj la norda latitudo 39.43-41.09, kun 2.4 miliono da popolo kaj la areo 14910 km2. La kranio-fosilio de la popolo “Qianyang” montriĝis, ke la antaŭuloj dum la matriarka socio tie kreskiĝis kaj vivis, la ruinoj pruvis, ke tieaj popoloj eniris en neolitikon antaŭ la jaroj 6500 – 7000, kaj en epokon de la bronzo antaŭ la jaroj 3500-4000. Ĉio ĉi montras al ni, ke Dangdong havas longan historion.
Dandong ankaŭ estas la plej granda landlima urbo de Ĉinio, najbaras al la Demokratia Popola Respubliko de Koreio trans la riveroYalu, kaj tervoje distancas de ĝia ĉefurbo Pjongjang je 220 km. Ĝi estas renkontiĝejo de Yalu-rivero kaj Huanghai-maro, tie klimato estas tre agrabla kaj multaj vidindaĵo, do, ĝi fariĝas bela turisma urbo. Tiea haveno estas nefrostiĝa en la tuta jaro.
Dandong havas solidan fudamenton en malpeza industrio, tekstilaj industrioj, elektronikaj industrioj, mekanikaj industrioj, medikamentoj ktp. Ĝi estas unu el la produktaj bazoj de la grenaj plantaĵoj de la provinco Liaoning. Tieaj mineralaj riĉfontoj estas multaj kaj ĝis nun 56 pecoj malkovritaj. La urbo-floro estas rododendro, kaj la urbo-arbo estas ginko.
Frue en 1931 persono nomata Gao Naichang komencis lerni Esperanton. En la 9-a de junio de 1985 oifciale fondiĝis Dandong-a Esperanto-Asocio, nun ĝi havas pli ol 100 membroj, el kiuj kelkaj aliĝis al UEA pere de projekto C de KAEM. Esperanto-kurso por elementaj lernantoj estis la unua sukcesa ekzemplo en la Ĉina Esperanto-Movado. La kurson vizitis la delegacioj de la Labora Partio de la urbo Sinuiju de la Demokratia Popola Respubliko de Koreio, kaj de la ĝemelaj urboj Doncaster (Britio) kaj Tokushima (Japanio). La kursanoj faris profundajn impresojn sur la kongresanojn de la 71-a UK okazita en 1986 en Pekino, tiam n-ro.10 Ĉina Bildgazeto (China Pictorial), angla gazeto eldonita de Ĉinio, speciale raportis ilin sur la unua kovrilo. Ili tenis kontakton kun esperantistoj en Bugario, Germanio, Svislando, Japanio, la eksa Jugoslavio,Francio ktp. Tiea movado ĉiam estas vigla. Neregule aperas Verda Stelo de Yalu-Rivero, organo de la asocio.
Programo de la kongreso
1. Malferma ceremonio
2. Interkona kaj amuza vespero
3. Kunsidoj
4. Ferma ceremonio
Laŭdata programo
1. Vendredo, la 20-a de aǔgusto
8h00-24h00 Alveno, Registriĝo, Loĝiĝo
17h30-18h30 Vespermanĝo
19h00-21h00 Interkona kaj Amuza Vespero
2 Sabato , la 21-a de aǔgusto
9h00-11h30 Malferma Ceremonio
11h30-12h00 Kunfoto
12h00-13h00 Tagmezmanĝo
13h30- 17h30 Kunsidoj
13h30-15h30 1. Instruado de Esperanto 2. Junularo
15h30-17h30 1. Tradiciaj kulturoj 2. Ĝemelaj urboj
3.Fervojistoj 4. Parola klubo
18h00-20h00 Bankedo
20h00-21h30 Kuna Kunveno de la Estraranoj (tri provincoj kaj unu regiono)
3. Dimanĉo, la 22-a de aǔgusto
9h00-11h00 Ferma Ceremonio
Kunsidoj de la kongreso
1. Instruado de Esperanto
(1) s-ino JIAO Xiyang el Ĉinio / Demonstra instruado pri Esperanto kaj Evolua historio de Esperanto en Liaoning Universitato
(2) s-ro HORI Yasuo el Japanio / kiel uzi Esperanton pli utile?
(3) Profesorino SONG Ping el Ĉinio / Raporto pri Esperanto-kurso en Heilongjiang Scienca kaj Teknika Universitato
(4) Prof. Ronald J Glossop el Usono / Sugestoj pri la Instruado kaj Lernado de Esperanto.
(5) Profesorino GONG Xiaofeng / Apliko de intereto en Esperanto-instruado
2. Tradiciaj kulturoj
(1) Prof. SASAKI Teruhiro / Traduko de klasikaj literaturaĵoj en Esperanton
(2) s-ro ZHANG Jiping / Tajĝiĉuan,
(3) Profesorino SONG Ping / Normoj por studentoj (Dizigui )
3. Ĝemelaj urboj ( turismo, komerco kaj aliaj)
(1) s-ro WU Guojiang / la projekto Ĝemelaj Urboj
(2) s-ro PENG Zhengming / Retrorigardo al Esperanto-vojaĝo en Eŭropo en la pasintaj dek jaroj.
(3) S-ro WANG Tianyi / Esperanto kaj Komercado
(4) Lokaj turismaj servoj / prezento pri turismaj riĉfontoj de la kongresurbo.
4. Junularo
S-ino MU Xiangrong kolektos junajn kongresanojn je la temo Interŝanĝo de Esperanto-lernado kaj interkomunikado
5. Fervojistoj
S-ro XIAO Ke kaj S-ro HAN Zuwu / Prezento pri evoluo de IFEF kaj ĝia sekcio en Ĉinio
6. Parola klubo (por komencantoj)
(1) Profesorino GONG Xiaofeng / Ekzercado de parola lingvo por komencantoj
(2) S-ro LIU Minghui / Klubo de Senkrokodiluloj
7. Kuna Kunveno de la Estraranoj ( tri provincoj kaj unu regiono)
Kongreskotizoj
Ĉinaj aliĝantoj : 150 juanoj (RMB)
Eksterlandaj aliĝantoj: 20 Eǔroj
La kotizoj inkluzivas manĝojn de vespero en la 20-a de aǔgusto ĝis tagmezo en la 22-a de aǔgusto (inkluzive), bankedon, kunfoton kaj dokumentsaketon, sed ne ajnan asekuron,ekskurson kaj loĝadon.
Kotizoj de loĝado
La kotizoj varias depende de la hoteloj elektataj, sed ĝenerale 80 -160 juanoj (RMB) po ĉiu ĉambro/ 40-80 juanoj (RMB) po ĉiu lito. Detaloj aperos en la Dua Bulteno
Ekskurso
Dandong-a Esperanto-Asocio respondecas pri ekskursoj antaǔ/post la kongreso. Detaloj aperos en la Dua Bulteno.
Pri gratulaj mesaĝoj
La kongreso sincere bonvenigas kaj danke akceptas gratulajn mesaĝojn. Ĉar la estraro de LEA anticipe atingos la kongresurbon por organizi la kongreson, la gratuloj espereble atingos la kongreson antaǔ la 15-a de aǔgusto. Tri samideanoj komisiitaj voĉlegos ilin en la malferma ceremonio.
Pri prelegoj
Se aliĝantoj volas prelegi en la kongreso, bonvole informu pri temoj la kongreson antaǔ la 1-a de aǔgusto.
Kontaktanto
S-ro Wu Guojiang
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Ĉinio
Retadresoj: ghemelurboj@yahoo.com.cn amikeco999@21cn.com
Aliĝilo

Kontaktanto
S-ro Wu Guojiang
Adreso: Fushun Shiyouyichang Yanjiusuo
CN-113008 Fushun Liaoning Ĉinio
Retadresoj: ghemelurboj@yahoo.com.cn amikeco999@21cn.com
Bonvolu tajpi aŭ skribi preslitere, sendu tra retadreso aŭ adreso

Familia Nomo___________________________

Viro/Virino(forstreku unu)________

Persona Nomo_________________________________________________________

Adreso_(nacilinve en latinaj literoj kun poŝtkodo_____________________________


Lando __________________________ Profesio____________________________


Naskiĝdato________________________


Retadreso ___________________________


Dato _____________ Subskribo___________________________
(Necesas por sendi aliĝilo)

(el 6a NK)

redaktoro:Xinying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息