公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
la 91-a UK en Lillo estos la unua kun pli ol 2000
时间:2015/3/18 17:25:25,点击:0

 

La statistiko de la jubilea Universala Kongreso de Esperanto en Lillo (25 julio-1 aŭgusto 2015) eniris la trian milon la 11-an de marto, kiam estis asignita la kongresa numero 2003. Laŭ la nombro de aliĝintoj la 100-a UK troviĝas jam sur la 32-a loko inter ĉiuj UK-oj. Ĉar restas ankoraŭ pli ol kvar monatoj ĝis ĝia komenco, ĝi sendube grimpos ankoraŭ multe pli supren en la historia statistiko. Post la 91-a UK en Florenco (2006) tiu en Lillo estos la unua kun pli ol 2000 partoprenantoj.


Kun 549 aliĝintoj Francio, kiu ofte liveras plej multe da kongresanoj eĉ kiam la UK okazas alilande, suverene okupas la unuan lokon. Kun pli ol 100 aliĝintoj sekvas Germanio (153) kaj Japanio (130), dum tiun limon preskaŭ atingis Pollando (92). Aliaj landoj kun pli ol 25 aliĝintoj estas Belgio (81), Brazilo (77), Nederlando (68), Italio (60), Korea Resp. (50), Hispanio (45), Britio, Ĉeĥio kaj Ĉinio (po 43), Danio (38), Svislando kaj Usono (po 37), Hungario (35), Finnlando (33), Rusio (30), Litovio (29) kaj Svedio (28). Entute la kongresanaro reprezentas jam 70 landojn.


La aliĝkotizoj plialtiĝos la 1-an de aprilo. Ĝis tiam validos la malpli kosta tarifo de la nuna kotizperiodo. Oni povas aliĝi per la reta aliĝilo aŭ per papera aliĝilo, kiun oni povas peti de la Centra Oficejo de UEA aŭ de la kotizperanto de UEA en sia lando.

(el Gazetaraj Komunikoj de UEA)

Redaktoro: Aglo 



              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息