公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Inaŭguriĝis la 101-a UK en Nitro
时间:2016/7/27 16:41:57,点击:0

           

En la inaŭguro (fotita de Jiang Limin)

Matene de la 24-a de julio (laŭ la loka tempo), solene inaŭguriĝis la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro, Slovakio. Prezidanto de UEA Mark Fettes prezidis la inaŭguron. Al ĉi-foja kongreso ĉeestis pli ol 1 200 esperantistoj.

    Laŭ la decido de la Estraro de UEA, la temo de la 101-a UK en Nitro estas "Socia justeco — lingva justeco". La 101-a Universala Kongreso markos la 20-jariĝon de la Manifesto de Prago, kiu siatempe celis klarigi la rilatojn inter Esperanto kaj aliaj sociaj temoj. Venis tempo por ĝia ĝisdatigo, en kongreso vaste malfermita al la mondo. Al ĉiuj strebantoj por justeco, Mark Fettes iam alvokis: venu kongresi kun ni en Nitro!

    Dum la kongreso, okazos diversaj programoj, inkluzive de prelegoj,teatroj, koncertoj, ekskursoj kaj nacia vespero. La nacia vespero estos prezentita de Lúčnica. Lúčnica estas sendube la plej fama kaj bona folklora ensemblo en Slovakio, fondita en 1948 en Bratislavo. Ĝi konsistas el ĥoro kaj danca ensemblo. Ĝi naskiĝis kiel "grupo de entuziasmaj junuloj asociita al la etnografia grupo Živena". Ekde 1951, la arta direktoro de Lúčnica estas Štefan Nosáľ, kiu antaŭe estis solisto en la ensemblo.

(Xie Ruifeng)

 

 

(el ĈRI.cn)

Redaktoro:Xin ying

 

 

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息