公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Ok kandidatoj en elekto de kvin komitatanoj B
时间:2019/4/4 16:04:10,点击:0

Entute venis 10 kandidatiĝoj. La nova eblo sendi kandidatiĝon kaj subtenon rete stimulis al kandidatiĝo. Post serioza kontrolo de la kandidatiĝoj rezultis, ke 8 kandidatoj sukcesis havi la bezonatan subtenon de 10 validaj subtenoj el minimume 3 regnoj.

 

Tiel fine ok Esperanto-aktivuloj konkursos pri la rajto reprezenti la individuajn membrojn de UEA en la Komitato de la Asocio dum la periodo 2019-2022. Kvin el ili estos elektitaj kiel komitatanoj B per balotado, kiu komenciĝos en aprilo. Ankoraŭ ne eblos reta voĉdono, sed tre verŝajne eblos elŝuti la voĉdonilon rete. Detaloj sekvos.

 

La kandidatoj aperas en ordo de alveno de la kandidatigo: Didier Janot (Francio), Duncan Charters (Usono), Lee Jungkee (Koreio), Emilio Cid (Brazilo), Aleks Kadar (Francio), Osmo Buller (Finnlando), Michael Boris Mandirola (Eŭropa Unio), So Jinsu (Koreio).

 

El Gazetara Komuniko de UEA

Redaktis Rafael Henrique Zerbetto

 

Redaktoro: Aglo

 

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息