公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
UK|柴门霍夫和明年UK举办地蒙特利尔有什么渊源?
时间:2019/9/24 16:27:17,点击:0

                       

第105届国际世界语大会将于2020年8月1日至8日在加拿大的蒙特利尔召开。


 蒙特利尔讲什么语言?

 除了参加UK大会,我们还可以看到什么?

 柴门霍夫去过蒙特利尔吗?


一起来听听UK大会组委会成员是如何介绍这次大会的。


读文章的同时,还可以注意一下加拿大世界语者的世界语表达!

 


组委会主席 诺曼德·弗勒里

第105届国际世界语大会将于2020年8月1日至8日在蒙特利尔市中心的喜来登酒店举办,两条主要地铁线从此处经过。我们的会场位置非常完美,附近有多种住处可以选择。喜来登酒店将提供合理的住宿价格。由于加元优惠的汇率,蒙特利尔的物价比欧洲和美国便宜些。


Normand Fleury, prezidanto de LKK

La 105-a Universala Kongreso en Montrealo okazos de la 1-a ĝis la 8-a de aŭgusto 2020 en la hotelo Sheraton, kiu situas urbocentre, ĉe du ĉefaj metrolinioj. La situo de nia kongresejo estas vere perfekta. La urbo proponas diversajn loĝ-eblojn en la proksimeco. La kongresa hotelo estos havebla favorpreze kaj pro favora kurzo de la kanada dolaro kompare al eŭro, la montrealaj prezoj tre bone kompariĝas al la eŭropaj aŭ usonaj prezoj.


组委会副主席乔尔·艾米斯

蒙特利尔的自我“推销”。蒙特利尔拥有377年的历史,是北美最古老的城市之一。蒙特利尔有许多景点,闻名世界的博物馆,丰富的夜生活,多元的文化和美食。人口大约130万。这座城市足够大,可以容纳丰富的文化生活,它也足够小,让人感到像在家中一样,悠闲自得。


Joel Amis, vic-prezidanto de LKK

Montrealo "vendas" sin mem. Ĝi estas riĉa je historio -- 377-jara -- unu el la plej malnovaj urboj en Nord-Ameriko. En Montrealo abundas vidindaĵoj, mondfamaj muzeoj kaj nokta vivo. Ĝi proponas riĉan kulturon kaj bonegan gastronomion. La urbo havas ĉ. 1.3 milionon da loĝantoj kaj estas sufiĉe granda por havi riĉegan kulturan vivon, sed sufiĉe malgranda, por sentiĝi hejmeca kaj senhasta.

组委会副主席 尼古拉斯·维奥

人们常常问及蒙特利尔的语言。蒙特利尔和魁北克省其他城市差不多,主要讲法语。不过在蒙特利尔,通行英语和法语两种语言。这是蒙特利尔有趣的一面,尤其对于世界语者来说。走在大街上,你还能听到多种其他语言。众多移民让蒙特利尔在语言、文化、美食方面绚丽多姿。


Nicolas Viau, vic-prezidanto de LKK

Oni ofte demandis pri la lingvoj en Montrealo. La ĉefa lingvo en Montrealo, kiel ĝenerale en Kebekio, estas la franca, sed en Montrealo oni ofte kapablas funkcii dulingve, kio estas alia interesa afero pri Montrealo, aparte por esperantistoj. Tamen, paŝante surstrate oni ofte aŭdas plurajn aliajn lingvojn, ĉar Montrealon riĉigis -- lingve, kulture, gastronomie -- multaj enmigrintoj.

大会新闻负责人 珍妮娅·艾米斯

我们非常高兴,大家对蒙特利尔和加拿大的兴趣浓厚,很多人已经报名了。今年的芬兰世界语大会上,数百名参会者好奇地来到我们的展台询问,大多数人已经计划参加明年大会了。


Ĵenja Amis, respondeculo pri informado

Ni estas tre feliĉaj pri la grandega intereso kaj tiom multaj aliĝoj. La intereso pri Montrealo kaj Kanado estis enorma -- pluraj centoj da kongresanoj venis al nia tablo kun granda scivolemo kaj multaj demandoj kaj la plejparto de la venintoj intencis partopreni.


大会旅游负责人 苏珊娜·罗伊

组委会为参会者准备了多条线路的会间、会前和会后游。我们将安排蒙特利尔多条线路的市内游,旨在让大家感受这座城市的多样性、多民族社区及她的艺术和音乐······我们将参观著名的蒙特利尔地下城,在传统的魁北克糖屋品尝加拿大的枫糖浆,访问土著居民保留地。不仅如此,我们还有机会在蒙特利尔环岛骑行。会前,我们将向东出发,穿过美丽的拥有400多年历史的魁北克市,前往可以观鲸的塔杜萨克小镇,我们还可以向西出发,穿过加拿大首都渥太华和多伦多,到达尼亚加拉,在那里我们甚至可以乘坐小船接近著名的尼亚加拉大瀑布。


Suzanne Roy, respondeculo pri ekskursoj

La teamo ankaŭ preparas multajn belajn ekskursojn dum-, antaŭ- kaj postkongresajn. Ni multe ekskursos en Montrealo kaj montros la diversecon de nia urbo, multajn ĝiajn etnajn kvartalojn, ĝian arton, muzikon... Ni konatiĝos kun la fama montreala subtera urbo. Ni manĝos en tradicia kebekia sukerkabano (loko, kie oni produktas la faman kanadan acersiropon). Ni vizitos indiĝenajn rezervejojn. Estos ankaŭ eblo ekskurse bicikli tra la insulo de Montrealo. Antaŭkongrese ni iros orienten, tra la bela, pli ol 400-jara Kebekurbo, ĝis Tadusako, kie oni povas observi balenojn, kaj okcidenten, tra Otavo kaj Toronto, ĝis Niagaro, kie ni eĉ ŝipetos kaj alproksimiĝos al la famegaj akvofaloj -- nepra kanada sperto.

大会新闻负责人 珍妮娅·艾米斯

大会期间将举办丰富的文化活动。蒙特利尔本身就是大千世界。在民族晚会上,你将了解“创造”蒙特利尔的民族音乐和舞蹈,当然还有当地的艺术。你还可以有幸见到知名的世界语艺术家、结识世界语界的新星人物。


Ĵenja Amis, respondeculo pri informado

La montreala teamo promesas ankaŭ riĉegan kulturan programon dumkongrese. Montrealo estas universo en si mem kaj dum la nacia vespero vi konatiĝos kun muziko kaj dancoj de diversaj popoloj, kiuj "kreis" Montrealon, kaj ankaŭ, kompreneble, kun la indiĝena arto. Vi ankaŭ feliĉos revidi konatajn Esperanto-artistojn kaj konatiĝi kun novaj steluloj de Esperantujo.

本届世界语大会的主题是“75岁的联合国:变化世界中的对话和相互理解”。该主题的目的是与政治家、政府官员和非政府组织建立新型的战略联盟。大会之前,7月25日至8月1日将在魁北克市举办第53届国际世界语教师大会。会后,参会者可以集体乘车前往蒙特利尔。8月1日至3日还将在蒙特利尔举行新渡户研讨会。UK期间,蒙特利尔还将举办土著节,使大会参会者深入了解加拿大的土著文化。


La temo de la kongreso estos "UN 75-jaraĝa: dialogo kaj interkompreniĝo en ŝanĝiĝanta mondo" -- tre bona temo por krei novajn strategiajn aliancojn kun politikistoj, funkciuloj kaj NRO-oj. Antaŭ UK okazos la 53a ILEI-kongreso, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto, en Kebekurbo, kun komuna busveturado al Montrealo. Tuj post UK okazos Nitobe-simpozio (de la 1-a ĝis la 3-a de aŭgusto). Samtempe kun la UK en Montrealo okazos indiĝena festivalo, tiel ke la kongresanoj povos aparte bone konatiĝi kun indiĝenaj kulturoj de Kanado.

 

 

 

 

 

有关柴门霍夫家族和蒙特利尔的趣事:参加了1910年在华盛顿举办的世界语大会之后,路德维克·柴门霍夫曾到访蒙特利尔,就住在我们大会会场街道对面的温莎酒店;柴门霍夫的孙子路易斯·克里斯托弗·扎列斯基·柴门霍夫曾在一段时间内致力于体育场馆的建设,他为自己对蒙特利尔奥林匹克体育场作出的贡献感到自豪。蒙特利尔奥林匹克体育场是该市标志性的建筑之一,也将出现在明年世界语大会的会标上。


Interesaj faktoj pri la familio Zamenhof kaj Montrealo: 1) dum sia vizito en Montrealo post la UK en Vaŝingtono en 1910, Ludoviko Zamenhof tranoktis en hotelo Windsor, kiu ĝuste troviĝas trans la strato de nia kongresa hotelo! 2) alia Ludoviko -- Louis-Christophe Zaleski-Zamenhof, nepo de la unua -- dum kelka tempo dediĉis sin al konstruado de sportejoj kaj aparte fieras pri sia kontribuo al la olimpika stadiono en Montrealo (unu el montrealaj ikonaj konstruaĵoj, kiu ankaŭ aperas sur la logotipo).

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

来自:中国报道世界语新闻

 

编辑:新颖

 

 

 

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息