公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
la perla urbo Dandong apud la ĉarma Yalu-rivero
时间:2010/8/25 17:34:50,点击:0

La 6a Esp-Kongreso de Nordorienta Ĉinio zorge preparita inaŭguriĝas hodiaŭ. Dum ĉi tiu solena horo en la nomo de LKK kaj Esp-Asocioj de Liaoning, Jilin, Heilongjiang kaj Interna Mongolio mi esprimas la varman bonvenigon al vi!

Esp-movado de la regiono de Nordorienta Ĉinio ĉiam gajnis, gajnas vian subtenadon kaj kuraĝigadon. La gvidantaj samideanoj de la Kontrola Komitato de Ĉina Esp-Ligo per sia ĉeesto honoras nian kongreson. Ĉijare nia veterana s-ano Li Sen, la honora prezidanto de Ĉina Forvojista Esp-Asocio kaj Esp-Asocio de Interna Mongolio, estas 88-jara, la ĉina nacio ĉiam havas la tradicion respekti maljunulojn, la 88-jaraĝo estas nomita la RIZA jaraĝo, kiu estas gratulinda. S-ano Li Sen ĉeestas nian kongreson malgraŭ sia laciĝo, ni bonvenigas lin kaj deziras al li la sanon kaj longvivecon!

Esp-movado de Nordorienta Ĉinio havas elstaran tradicion, precipe ekde la Reformado kaj Malfermo de nia lando kun la disvastigo de nia ekonomia konstruado, nia Esp-movado gajnas neignoreblan atingon en la socia kultura vivo kaj la internacia interfluado. Lastatempe konsiderante pri la “maljunuliĝa situacio” de nia Esp-movado, Esp-organizoj de nia regiono emfaze vigligis Esp-movadon inter gejunuloj, en provinco Liaoning kaj aliaj agadas de tempo al tempo inter gejunuloj, funkciigas Esp-kurson en altlernejoj. Ĝis nun ni jam sukcese okazigis 5 Esp-Kongresojn de Nordorienta Ĉinio, kiuj grande influis la landan Esp-movadon.

Hodiaŭ ni ĉiuj kunvenas en la perla urbo Dandong apud la ĉarma Yalu-rivero por diskudi pri la plia disvastigo de Esp-movado, kaj iros kunsidoj pri la instruado de Esp-o, interfluado en fakaj terenoj de Esp-uzado, Esp-o kaj la ĉina tradicia kulturo, disvastigo de junulara Esp-movado ktp. Mi esparas, ke ĉiuj varme parolos memvole, celante ke kontribuas sian saĝon por Esp-movado.

Elkore dankas al Liaodong-a Kolegio, kiu liveras al ni la kunvenejon. Ni kolektiĝas ĉi tie, kaj faras ĉi tie la harmonian Esperantujon. Deziras, ke vi ĉiuj restas en Dandong ĝoja kaj plezura kaj niaj LKK-anoj certe bone kaj zorge aranĝas por vi loĝadon, manĝadon kaj la turismajn programojn post la kongreso.

Karaj samideanoj kaj amikoj, bonvenon al vi!

Redaktoro:Xinying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息