公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
En la reta brokantejo de uea nun ankaŭ periodaĵoj
时间:2010/10/20 20:17:33,点击:0

 Multaj valoraj Esperanto-libroj estas malfacile haveblaj, ĉar ili elĉerpiĝis. La fako de brokantaĵoj en la Libroservo de UEA jam de longe proponas solvon por tiuj, kiuj serĉas elĉerpitajn titolojn. Jam de kelka tempo la brokantaĵoj estas integritaj kun la reta katalogo de la Libroservo, kiu lastatempe enretigis ankaŭ liston de malnovaj periodaĵoj.

    La reta brokantejo troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php , kie eblas serĉi deziratan libron tajpante ĝian titolon en la serĉfenestreto. Eblas ankaŭ foliumi listojn de brokantaĵoj ordigitaj alfabete laŭ la titolo. Klakante la mendobutonon ĉe la koncerna titolo oni povas meti ĝin en sian aĉetkorbon, tute same kiel ĉe la "malbrokantaj" eldonaĵoj. Eblas ankaŭ elŝuti alfabete ordigitan HTML-liston de brokantaĵoj. Meze de septembro estis listigitaj preskaŭ 1400 titoloj. La listo de brokantaĵoj ankoraŭ ne ĝisdatiĝas aŭtomate, pro kio tie povas portempe resti ankaŭ titoloj, kies sola ekzemplero estis vendita lastatempe.

    La nova brokantejo de periodaĵoj troviĝas ĉe katalogo.uea.org/index.php , kie la periodaĵoj estas ordigitaj alfabete laŭ la titolo. Ĉe ĉiu unuopa numero troviĝas mendobutono por aldoni ĝin al sia aĉetkorbo. Se oni ne trovas serĉatan revuon aŭ unuopan numeron, indas reveni de tempo al tempo al la katalogo por vidi, ĉu ĝi intertempe fariĝis havebla. UEA konstante aktualigas la katalogon kaj de tempo al tempo ricevas novajn brokantajn revuojn, same kiel ankaŭ librojn. Se iu revuo ne videblas en la katalogo, tio signifas, ke ĝi momente ne estas havebla. Inter la periodaĵoj mankas la revuo Esperanto, de kiu UEA tamen havas unuopajn numerojn kaj eĉ kompletajn jarkolektojn de multaj jaroj. Pri ili oni povas informiĝi ĉe libroservo@co.uea.org.

 

(el El Popola Ĉinio)

Redaktoro: Xinying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息