公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Belartaj Konkursoj de UEA en 2011
时间:2010/10/28 13:21:21,点击:0

   La gvida Esperanta artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA, invitas partoprenantojn por la 62-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 96-a Universala Kongreso en Kopenhago. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita al partopreno en la UK nek al membreco en UEA. La konkursaĵoj devas esti neniam antaŭe publikigitaj en ajna formo, escepte de la branĉoj Infanlibro, Filmo kaj Kanto. Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn por sama branĉo. Validas krome jenaj kondiĉoj:

Poezio: maksimuma longo ne fiksita.
Prozo: maksimuma longo 200 x 65 karaktroj (kvino da pa
ĝ
oj).
Teatra
ĵoj
: maksimuma longo ne fiksita.
Eseo: teme ligita kun Esperanto a
ŭ kun la kongresa temo "Dialogo kaj interkompreno", proksimuma longo 400 x 65 karaktroj (deko da paĝoj). La unua premio nomiĝ
as "Luigi Minnaja".
Infanlibro de la Jaro: originala a
ŭ
tradukita libro por infanoj presforme aperinta en 2010. Unu premio.
   Filmo kaj Kanto: La ju
ĝantoj priatentos la produktojn aperantajn sur la Esperanto-scenejo en tiuj du branĉoj kaj, se ili opinias iun verkon valora, ili atribuos la koncernajn premiojn. Aŭ
toroj povas ankau mem proponi siajn verkojn (vd. la regularon). Se temas pri jam publikigitaj verkoj, la publikigo devis okazi en 2010.

    Ĉiujn konkursaĵojn -- en unu ekzemplero, escepte de tiuj por la branĉo Infanlibro, kiujn oni devas havigi en kvar ekzempleroj -- oni sendu al Belartaj Konkursoj de UEA, ĉe Michela Lipari, viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, Italio aŭ prefere rete al: michela.lipari@tiscali.it, indikante pseŭdonimon por gardi la anonimecon de la aŭtoro. La absoluta limdato por la ricevo de konkursaĵ
oj estas la 31-a de marto 2011.

Premioj: unua premio 240 EUR, dua premio 168 EUR, tria premio 96 EUR; Nova Talento 168 EUR; Infanlibro de la Jaro 504 EUR.

Detala regularo haveblas
ĉe UEA kaj legeblas ankaŭ ĉe

el Gazetaraj Komunikoj

Redaktoro:Xinying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息