公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Stano Marček trovis novan laboron
时间:2010/11/21 12:19:00,点击:0

     Ekde la jarŝango la redaktoro de la revuo de UEA, Stano Marček, havos novan laboron. Li redaktos la revuon de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto Aktuell. La novan taskon li akceptis sen anticipa interkonsiliĝo kun la estraro de UEA, kaj ne klaras, kiel ĝi influos la redaktadon de la revuo Esperanto.

 

      Multajn surprizis la informo, ke la redaktoro de la revuo Esperanto ekde la jarŝanĝo redaktos ankaŭ la dumonatan revuon de Germana Esperanto-Asocio. Eĉ la ĝenerala direktoro de UEA eksciis pri la afero nur pro tio, ke la informo aperis en la retejo de Germana Esperanto-Asocio. Evidente nek li, nek la estraro de UEA estis anticipe konsultitaj.

    Libera Folio turnis sin al la estraro de UEA kaj al la Centra Oficejo por pliaj klarigoj. La estraranoj preferis silenti pri la okazaĵo, kaj taskis al la ĝenerala direktoro respondi.

     Libera Folio: La redaktoro de la revuo Esperanto ekde la jarŝanĝo redaktos ankaŭ la revuon de Germana Esperanto-Asocio, Esperanto aktuell. Ĉu la estraro aŭ la ĝenerala direktoro donis sian konsenton pri tia dua tasko?

      Osmo Buller: Mi eksciis tion el la komento de Andy Künzli en Libera Folio kaj poste el la retejo de Germana Esperanto-Asocio. Min kiel direktoron la afero aparte koncernus, se temus pri dungito de UEA, sed laŭ la nuna aranĝo la redaktoro ne estas dungito.

     Verdire ja surprizis min, ke unu el la plej grandaj landaj asocioj de UEA ne povis trovi redaktoron en la propra lando, sed mi tamen ne konas la fonon de la decido.

     Libera Folio: Se la estraro pritraktis la aferon, mi ŝatus scii, kiel oni rezonis. Ĉu oni ne konsideras problemo eventualajn interesokonfliktojn aŭ mankon de tempo por la ĉefa labortasko, la redaktado de la revuo de UEA?

Osmo Buller: Kompreneble mi esperas, ke tiaj problemoj ne okazos.

     Libera Folio: Se do la estraro ankoraŭ ne pritraktis la aferon, ĉu oni planas ĝin diskuti? Ĉu la fakto, ke la redaktoro jam trovis novan labortaskon povas influi la laboron de la estraro rilate la novan redaktopolitikon kaj labordividon ĉe la redaktado de la revuo kaj planataj retaj servoj?

     Osmo Buller: La estraro certe konsideros la aferon, sed unue ĝi bezonos informiĝi pli detale antaŭ ol povi fari konkludojn rilate la menciitajn aferojn, kiam oni reformulos redaktopolitikajn gvidliniojn kaj preparos novan kontrakton kun la redaktoro.

     Libera Folio turnis sin ankaŭ al Stano Marček, por ekscii, ĉu li ne plu intencas plentempe okupiĝi pri la redaktado de la revuo de UEA, kaj ĉu lia nova posteno influos la labordividon ĉe la redaktado de la revuo Esperanto.

     Anstataŭ respondi al la demandoj, Stano Marček aludis, ke Libera Folio havas iujn kaŝitajn celojn por interesiĝi pri la afero:

- Verŝajne mi devos diri al la mondo kial vi faras tion...

Li ne respondis al pluaj demandoj pri tio, kion li celas per sia reago.

el liberafolio

Redaktoro:Xinying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息