公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
"Baza Esperanta radikaro" reaperis
时间:2010/11/24 11:47:23,点击:0

   Unu el la plej furoraj eldonaĵoj de UEA, Baza Esperanta radikaro, estas denove havebla. Tiu ĉi verko de Wouter F. Pilger (1942-2006) estas kvazaŭ miniatura PIV, per kiu oni ne nur lernas vortojn sed ankaŭ ekpensas en Esperanto.

   Baza Esperanta radikaro enhavas pli ol 2900 radikojn, kiujn
ĝi klarigas per kutimaj kaj elementaj Esperanto-vortoj. Post la spertoj kaj komentoj pri la unua eldono, Pilger precizigis aŭ plilarĝigis ĉ. 850 klarigojn, kaj aldonis 260 radikojn, i.a. pri la homa korpo, sano kaj malsano, bazaj nutraĵoj, hejma tekniko, kaj bestoj kaj plantoj. Ĉe multaj kapvortoj li menciis pliajn signifojn aŭ signifo-nuancojn, aŭ aldonis memor-helpajn detalojn kaj ekzemplojn de kunmetaĵ
oj.

   Akademiano Boris Kolker, kiu a
ŭtoris alian furorlibron de UEA, Vojaĝo en Esperanto-lando, karakterizis la vortaron de Pilger: "Tiu ĉi simpla Esperanta-Esperanta vortareto estas trezoro por komencintaj kaj daŭrigantaj esperantistoj. Ĝ
i kutimigas pensi rekte en Esperanto kaj rapide progresi en libera rego de la lingvo."

   Kvankam la nova eldono havas 10 pliajn pa
ĝojn, entute 169, kaj aperas naŭ jarojn post la unua, ĝia prezo plu restas 7,50 eŭroj. Ekde 3 ekzempleroj oni ricevas rabaton de 1/3. Al la prezo aldoniĝas la kutimaj sendokostoj kaj, por klientoj en Eŭropa Unio, imposto de 6%.

el Gazetaraj Komunikoj UEA

Redaktoro:Xinying

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息