公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Mazara del Vallo volas iĝi ĉefurbo de Esperanto
时间:2010/12/8 8:43:38,点击:0

    

     La Universala Kongreso de Esperanto en la jaro 2012 okazos en la sicilia urbo Mazara del Vallo, kiu eventuale iĝos "sidejo de la internacia Esperanto-komunumo". Tian mirindan informon eblas legi en gazetara komuniko de la urbo. La vera stato de la aferoj estas iom alia, sed ne malpli impona. En Mazara del Vallo en 2012 okazos la itala kongreso de Esperanto, en lernejoj startos kursoj pri la lingvo, kaj la municipo senpage disponigos sidejon por fondota Esperanto-centro.

      La gazetara komuniko (pdf), publikigita en la retejo de la municipo la 22-an de novembro, esprimas kontenton pri la fakto, ke la "internacia kaj itala Esperanto-federacioj" elektis la urbon Mazara del Vallo por tie okazigi la "79-an mondan kongreson de Esperanto en aŭgusto 2012". La informo estas des pli surpriza, ĉar jam en januaro 2010 la estraro de UEA decidis, ke la Universala Kongreso de Esperanto okazos en Vjetnamio. La teksto pri la nova loko de la Universala Kongreso aperis ankaŭ en iuj lokaj novaĵ-retejoj, ekzemple Mazaraonline.it.

     La gazetara respondeculo de la municipo Mazara del Vallo en sia komuniko citas interalie reprezentanton de Itala Esperanto-Federacio, "Brunetto Cosmi", kiu laŭ li respondecas pri la organizado de la monda kongreso de Esperanto. Post iom da esplorado eblas konkludi, ke temas ne pri "Brunetto Cosmi" sed la konata itala esperantisto Brunetto Casini, kaj ne pri Universala Kongreso, sed pri la (efektive 79-a) Itala Kongreso de Esperanto, kiu ja okazos en Sicilio.

el Liberafolio

Redaktoro:XinYing

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息