公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Zamenhofa Tago en Kantono, Ĉinio
时间:2010/12/21 15:42:12,点击:0

 

    La 18an de decembro oni festis en la sidejo de la Kantona Esperanto-Asocio la Zamenhofan Tagon.

    Je la nomo de la lokaj esperantistoj s-ro Liang salutis kaj parolis pri la ĉeftemo de la tago. Poste aliaj gastoj kiel la hispanaj esperantistoj Rafael Mateos kaj Augusto Casquero, kaj la irana samideano Hamzeh ankaŭ prelegetis kaj kuraĝigis la ĉeestantojn daŭre labori por nia kara lingvo Esperanto.

    Nome de la lernantaro salutis, en bela Esperanto, la juna lernantino Corazón, de lernejo en la urbo Foshan, kie oni instruas ankaŭ Esperanton al multaj gelernantoj kaj lokaj homoj, far Rafael. Ĉeestis ankaŭ la maroka samideanino Lakbira Roschid. Do, la etoso estis vere internacia.

    Post la paroladoj oni disdonis la diplomojn de Esperanto kaj de hispana lingvo al la gelernantoj.

    Kaj, kompreneble, poste okazis komuna fotado kaj frata kunmanĝado abunda.

el Esperanto.CHINA.ORG.CN

Redaktoro:XinYing

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息