公告

字母
语音
词组与句子构成
世界语300句
常用词组
缩略语表
网上收听世界语广播
世界语广播电台时刻频率表
世界语广播电台的地址和网站
Zamenhof-festo 2010 en Tajvano
时间:2010/12/23 13:25:39,点击:0

    La 18-an de decembro, la Zamenhof-festo 2010 okazis en la kunvena ĉambro de kongres-halo de Pingtung-gubernio. La festo estas organizita de la Pingtung-a Esperanto-grupo kaj ĝin ĉeestis ĉirkaŭ 45 esperantistoj kaj neesperantistoj.

    Dum la festo, oni elmontris la lernolibrojn, Esperanto-vortarojn, DVD de la unua tajvana Filmo “E-Sha Epoko” kun esperanta subtitolo, ktp.

    Antaŭ la inaŭguro, sesopa muzik-bando ludis muzikon pere de tajvanaj muzikiloj. Poste la fest-organizanto Kevin Shi anoncis malfermon de la festo, konigis la honorajn gastojn kaj antraŭanoncis la preparitajn programerojn. Ingrid Chuang estis la esperanta anoncistino kaj Somboon Kao, taja esperantistino estis la anoncistino en la ĉina lingvo.

    Inter la ĉeestantoj estas esperantistoj de Usono, Sudafriko ktp. Sendis gratulan mesaĝon la prezidanto de UEA Probal Dasgupta, la eksprezidento de UEA Renato Corsetti kaj la prezidanto de Seula Kultur-Centro kaj eksprezidanto de KAEM Lee Jung-kee, ktp.

 

(el esperanto.china.org.cn)

Redaktoro:XinYing

              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息