![]() |
![]() |
| 公告 | |
|
| » 鸭绿江绿星 » 绿星动态 |
| Festo en la parko |
| 时间:2011/7/14 10:00:10,点击:0 |
Laŭ la plano, la festo por la 5-jara jubileo de Herzberg am Harz – la Esperanto-urbo okazis en la parko Domeyer post tagmeze de la 9-a de julio 2011, de la 14-a ĝis la 18-a horoj. La programeroj estas: Esperanto-informtablo, kantado de Ralph Glomp el Hamburgo, Esperanto-koruso sub gvido de Otto Kern kaj lingvo-ludoj.
Sube estas kelkaj fotoj pri la festo en la parko Domeyer.
Oni elektas manlaboradon kun Esperanto-instrukcioj.
Internacia deĵorantaro ĉe la tablo: Gian Carlo (IT), Nepre (KR), Birgitt (DE)
La bone elektitaj varbiloj allogas interesiĝantojn.
La Esperanto-kantgrupo de la Esperanto-Centro prezentis belan, internacian kant-bukedon por la 5-jara Esperanto-urbo. (el Esperanto-urbo) el El Popola Ĉinio Redaktoro:Brava Aglo |
| 【打印】【关闭】 |
| 技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网
辽ICP备:18019588号-1 网站声明 合作联盟 |