公告
La Nordorienta Ĉina Kongreso de Esperanto
时间:2010/7/11 8:46:34,点击:0

La Nordorienta Ĉina Kongreso de Esperanto (NOĈK) estas transregiona Esperanto-kongreso inciatita de Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA) en 1996 reage al la Praga Manifesto de la 81-a UK kaj La Shanghai-a Manifesto de la 1-a Azia Kongreso de Esperanto. Jilin-provinca Esperanto-Instituto kaj Hejlongjiang-provinca Esperanto-Asocio (prepara) aktive reagis al alvoko de LEA, kaj decidis komune organizi NOĈK.
La 1-a NOĈK okazis inter la 6-a kaj 8-a de junio 1997 en Dandong, Liaoning, kun la temo Kontakto, Kunlaboro kaj Evoluo de la Esperanto-movado inter Regionoj, kaj 67 partoprenantoj el Liaoning, Jilin, Heilongjiang, Henan kaj Tianjin, ankaǔ inkluzive de s-ino Robin el Usono.
La 2-a NOĈK okazis inter la 6-a kaj 8-a de aǔgusto 1999 en Anshan, Liaoning, kun la temo Fortigu Interregionan Kunlaboron kaj Bonvenigu Alvenon de Nova Jarcento, kaj 47 partoprenantoj el Liaoning, Jilin, Heilongjiang, Neimenggu (Interna Mongolio) kaj Beijing.
La 3-a NOĈK okazis inter la 10-a kaj 8-a de aǔgusto 2001 en Changchun, Jilin, kun la temo Esperanto, Interreto kaj Multkultureco, kaj ĉ.90 partoprenantoj el Jilin, Liaoning , Heilongjiang, Beijing, Tianjin, Hunan kaj Guangxi, ankaǔ inkluzive de s-ro Paul Desailly el Aǔstralio. La kongreso estas tre signifa pro publikigo de Changchun Manifesto, naskiĝo de la standardo de NOĈK kaj oficiala aliĝo de Neimengu Esperanto-Asocio (NEA)* al NOĈK ( *NEA ne sendis delegiton sed sendis oficialan leteron esprimi aliĝon al NOĈK). Tio signifas ke la venonta NOĈK fariĝas komuna kongreso de tri provincoj ( Liaoning, Jilin kaj Heilongjiang) kaj unu regiono ( Interna Mongolia Aǔtonoma Regiono)
La 4-a NOĈK okazis inter la 11-a kaj 14-a de aǔgusto 2005 en Baotou, Neimenggu, kun la temo Kiel science kaj sane evoluigi la Esperanto-movadon, kaj 94 partoprenantoj el Neimenggu, Liaoning, Jilin, Heilongjiang kaj aliaj lokoj, inkluzive de esperantistoj el Pollando.
La 5-a NOĈK okazis inter la 17-a kaj 19-a de majo 2008 en Harbin, Heilongjiang, kun la temo Servu al Konstruado de la Ĉina Harmonia Socio per Esperanto, kaj pli ol 130 partoprenantoj el Heilongjiang, Liaoning, Jilin, Neimenggu kaj aliaj lokoj, inkluzive de esperantistoj el Kanado, Koreio kaj Rusio. S-ro LEE Jung-kee el Koreio, ĵus elektita kiel nova prezidanto de KAEM ĉeestis kaj proponis la daton de la 6-a NOĈK. Aleksandr TITAJEV, prezidanto de la Esperanto-Klubo “Pacifiko” en Vladivostoko, Rusio, givids 27 esperantistojn partoprenis.
La 6-a NOĈK okazos inter la 20-a kaj 22-a de aǔgusto 2010 en Dandong, Liaoning, kun la temo Instruado kaj Apliko de Esperanto.

(el 6a NK)

redaktoro:Xinying

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息