公告
MEKARO-2012: 19-21a de majo, Kebeko
时间:2012/4/5 15:45:59,点击:0

  Jam ekfunkciis la retejo de MEKARO 2012: www.mekaro.ca. MEKARO estas la Mez-Kanada Renkontiĝo de esperantistoj, al kiu ni kore invitas ankaŭ ne-kanadanojn. Ĉiujare en majo (ĉi-foje, la 19-21an de majo) ni kunvenas alterne en malsama urbo en Ontario aŭ Kebekio, kaj ĉi-jare estas la vico de la urbo Kebeko (Kebekio, Kanado) por gastigi MEKAROn.

    Pro ĝia ĉarmo, historio kaj beleco, Kebeko estas unu el la plej vizitataj urboj en Norda Ameriko. El ĉiuj urboj de Kanado kaj Usono, ĝi estas la sola, kiu konservis siajn malnovajn remparojn kaj aliajn defendajn fortikaĵojn. En 1985, Unesko deklaris la malnovan urbon de Kebeko Monda Kulturheredaĵo.

    MEKARO estas turisma semajnfino en Esperanto por lerni pri la gastiga urbo, gustumi la lokajn frandaĵojn (kaj bierojn), ekkoni novajn esperantistojn, revidi malnovajn amikojn kaj simple pasigi tempon en bela varma esperantista etoso.

    Vizitu la retejon www.mekaro.ca por pli da informoj, skribu al informo ĉe esperanto.qc.ca.

 

el E-USA

Redaktoro: Aglo

 

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息