公告
35-a Esperantologia Konferenco en Hanojo
时间:2012/4/11 9:50:58,点击:0

  Esperantologia Konferenco estas jam tradicia programero de la Universala Kongreso de Esperanto. Ĝin organizas la Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED) kaj ĝi okazis unuafoje en Varno en 1978. La 35-an sesion en Hanojo la 2-an de aŭgusto gvidos prof. Christer Kiselman kun Mélanie Maradan. La programo antaŭvidas kvin prelegojn.

    Nguyen Xuan Thu parolos pri la esperantigo de vjetnamaj personaj nomoj kaj loknomoj. S-ro Nguyen estas kunkompilanto kaj redaktanto de la aperonta granda Esperanta-vjetnama vortaro. La prelego de Kadoja Hidenori, ĉefredaktoro de la japana revuo Syakaigengogaku (Sociolingvistiko), temos pri la teoria bazo de la Esperanta frazeologio. Heidi Goes el Belgio, el kies instrua agado en Indonezio rezultis vigla movado, montros, ke ĝia historio tamen aĝas jam pli ol 100 jarojn.

    Prof. Ilona Koutny, kiu interalie gvidas la Interlingvistikajn Studojn de la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano, traktos la problemaron, ĉu Esperanto sekvas specialajn semantikajn skemojn, kiugrade ĝi spegulas la semantikan sistemon de siaj fontolingvoj, kaj kiugrade ĝi kreis propran sistemon. La svisa terminologiistino Mélanie Maradan enkondukos en la terminologiajn principojn de Eugen Wüster, la fondinto de la terminologia scienco.

    La prelegoj estos poste publikigitaj kiel aktoj ĉe la Libroservo de UEA. Aktoj de pluraj antaŭaj Esperantologiaj Konferencoj estas ankoraŭ haveblaj .

 

el Gazetaraj Komunikoj de UEA

Redaktoro: Aglo

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息