公告
Esperanto en la internacia festivalo de la 15-a Me
时间:2012/4/20 10:58:12,点击:0

 

S-rino Ba Yan, vicprezidanto de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio, parolas en la ceromonio

Nacian dancon prezentas lernantoj de la 15-a Mezlernejo en Zaozhuang. 

     En la 18-a de aprilo okazis malferma ceremonio de la Unua Internacia Festivalo de la 15-a Mezlernejo en la urbo Zaozhuang de la provinco Shandong en orienta Ĉinio. En la ceremonio partoprenis pli ol 2 mil lernantoj. Laŭ la invito, en la festivalo partoprenis ankaŭ samideanoj el aliaj lokoj de Ĉinio, Nepalo kaj Koreio. Samideano Alinka el Nepalo kantis kanton en la nepala lingvo kaj faris parolon en Esperanto. En la ceremonio la parolon faris ankaŭ s-ro Deng Qi, estro de la lernejo, samideano Woon Hyunjoo, s-rino Bayan,vicprezidantino de la Zaozhuang-a Esperanto-Asocio kaj samideano Yang Song, ĝenerala sekretario de la Shandong-a Esperanta Junulara Organizo (SEJO).

    Post la ceremonio la lernejo organizos grupojn por lernado de fremdaj lingvoj, inkluzive de Esperanto. Samideano Alinka kaj membroj de SEJO instruos nian lingvon al la grupanoj. Laŭ la plano la lernejo volus ĝemeli kun lernejoj en aliaj landoj pere de Esperanto.

(Kontribuo de Sun Mingxiao el Shandong, Ĉinio)

el El Popola Ĉinio

Redaktoro: Aglo

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息