公告
Forpasis Li Shijun (Laŭlum)
时间:2012/11/12 13:31:12,点击:0

 

   S-ro Li Shijun (Esperanta nomo: Laŭlum), ĉina fama Esperanta tradukisto kaj verkisto, membro de la Akademio de Esperanto kaj honora membro de la Universala Esperanto-Asocio, forpasis pro malsano la 10an de novembro, 2012 en sia aĝo de 89 jaroj.

    Li Shijun naskiĝis en la 29a de marto, 1923 en la vilaĝo Shatou de Anguo-Gubernio, Hebei-Provinco, norda Ĉinio. La invado de la japana armeo devigis lin fuĝi al suda Ĉinio, kiam li studis en loka mezlernejo. En 1939 li eklernis Esperanton. En 1946 li funkciis kiel sekretario de la nove fondita Chengdu-a Esperanto-Asocio.En 1950 li partoprenis en la preparaj laboroj por la fondo de la Ĉina Esperanto-Ligo kaj la gazeto de El Popola Ĉinio, kies vicĉefredaktoro li fariĝis antaŭ sia emeritiĝo. Krome li funkciis ankaŭ kiel vicĉefredaktoro de la Ĉina Esperanto-Eldonejo kaj de La Mondo, organo de la Ĉina Esperanto-Ligo.

    Li Shijun estis elektita kiel membro de la Akademio de Esperanto en 1983, kaj reelektiĝis en 1992 kaj 2001. En 2003 li ricevis Premion Grabowski. En 2004 li fariĝis honora membro de UEA, kaj en la sama jaro, okaze de la 89a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino, funkciis kiel la rektoro de la Internacia Kongresa Universitato. En 2010 la Ĉina Tradukista Asocio honoris lin per Dumviva Honora Premio pri Tradukado, kaj en 2011 la Ĉina Esperanto-Ligo per Dumviva Honora Premio. Li ĝuis specialan subvencion de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio pro sia kontribuo al ĵurnalismaj laboroj.

    Li Shijun tradukis multe da ĉinaj literaturaj verkoj en Esperanton: ekzemple, Aŝma, Aŭtuno en la Printempo, ŬangGuj kaj Li Ŝjangŝjang, Elektitaj Ĉinaj Antikvaj Poemoj Ilustritaj, Frosta Nokto, Mirrakontoj de Liaozhai, Ĉe Akvorando, Romanoj pri la Tri Regnoj, Pilgrimado al la Okcidento, Noktomezo kaj Kvar Generacioj sub la Sama Tegmento.

    Li verkis ankaŭ multajn lernolibrojn kaj aliajn lernilojn ĉefe por ĉinoj. Plejlaste en tiu ĉi jaro eldoniĝis lia internacie uzebla Esperanta Vortaro por Lernantoj.

    Lia forpaso estas granda perdo por la Esperanto-movado ĉina kaj monda. Lernante lian ekzemplon ni daŭrigos lian amatan verdan aferon.

    Pacon kaj ripozon al lia animo!

 

el El Popola Ĉinio

Redaktoro: Aglo

打印】【关闭
              


技术支持:奥晖网络传媒公司 版权:奥晖旅游网  
辽ICP备:18019588号-1   网站声明      合作联盟  点击这里给我发消息